Kergelena tufkormorano

La Kergelena tufkormorano (Phalacrocorax verrucosus) estas specio de kormorano nome membro de la familio de Falakrokorakedoj kiu estas endemia de la Kergelenoj. Multaj fakuloj konsideras ĝin kiel subspecio de la Imperia tufkormorano.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kergelena tufkormorano
Kergelena tufkormorano
Kergelena tufkormorano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Falakrokorakedoj Phalacrocoracidae
Genro: Phalacrocorax
Specio: Ph. verrucosus
Phalacrocorax verrucosus
(Cabanis, 1875)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustraĵo

Teritorio kaj habitato redakti

Tiu specio reproduktiĝas ĉe la marbordoj de Grande Terre (nome ĉefa insulo de la arkipelago), sur ĉebordaj insuloj, kaj sur insuloj de la Golfo Morbihan. Ili manĝas ĉemare tra la arkipelago, kutime je 6 km el la bordo kaj ĉefe en golfetoj kaj insuletoj, kvankam nematuruloj estis vidataj tiom for kiom ĝis 80 km.[1] Vidaĵoj el la Herda Insulo kaj el okcidenta Aŭstralio povus esti de birdoj helpitaj de ŝipoj.[2]

Dum la aŭstrala somero ili manĝas algojn, foje ĉe la fundo.[1]

Aspekto redakti

La Kergelena tufkormorano estas 65 cm longa kun envergugro de 110 cm, kio faras ĝin la plej malgranda bluokula tufkormorano.[2] Ĉe plenkreskulo la supraj partoj, vosto, kaj femuroj estas metalece verdecnigraj; la subaj partoj al la gorĝo estas blankaj; kaj la flugilstrioj estas brunaj. Kelkaj individuoj havas blankajn makulojn en la dorso kaj flugiloj. La kapo kaj la malantaŭa kolo estas tre bluaj aŭ purpuraj, escepte pro la nigra krono kiu atingas sub la okulo al la mentono kaj orelareo. La vizaĝo kaj gorĝosako estas malhelbrunaj, orname per flavoranĝaj karunkloj. La beko estas korno-kolora aŭ bruneca; la okuloj estas avelkoloraj. La kruroj kaj piedoj varias el malhelbrunaj al malhelmakulaj brile rozkoloraj. Reproduktaj plenkreskuloj havas malgrandan nigran erekteblan kreston ĉe la frunto, flavaj aŭ oranĝaj karunklojn (grandajn bridojn) ĉe la bekobazo, kaj brilbluan okulringon. Post la reprodukta sezono, la plumaro svagiĝas, la okulringo iĝas plumbo-blueca, kaj la karunkloj iĝas pli malgrandaj kaj senkoloraj.[1][2]

Junuloj estas malhelbrunaj kun variaj kvantoj de blanko sube kaj brunaj irisoj, beko kaj piedoj. Ili ne havas karunklojn, kaj ties okulringoj estas plumbo-bluaj. Ili akiras plenkreskan plumaron laŭgrade.[1][2]

Malkiel multaj kormoranoj, tiu specio ne malfermas siajn flugilojn dum ripozo.[2]

Manĝo redakti

Kergelenaj tufkormoranoj supozeble manĝas ĉefe fiŝojn kaj senvertebruloj kiaj ekinodermoj, krustuloj, kaj poliĥetaj vermoj. Somere ili manĝas ĉefe solaj, sed el majo al oktobro ili formas liniajn arojn de kelkaj centoj, plonĝante kaj surfaciĝante sekvence laŭ la linio.[1]

Reproduktado redakti

Tiu specio reproduktiĝas en kolonioj, kutime el 3 al 30 paroj, sed foje de ĝis 400. Kolonioj povas esti proksimaj al tiuj de la Ŝtonsalta pingveno. Estas periodo de nestokonstruado kaj memmontrado fine de marto kaj komence de aprilo — malkutima epoko por ĉeantarktaj kormoranoj. Memmontradaj maskloj ceremonie skuas la kapon reen ĝis la nuko tuŝas la voston. La nestoj estas konusoj el algoj, bastonetoj kaj herbo kunigitaj per koto kaj guano, ĝis 1 metro altaj kaj 33 cm larĝaj, kun taso averaĝe 20 cm larĝa kaj 8 cm profunda. Nestoj kiuj survivas povas esti reuzataj, eble ne fare de la sama paro. La reprodukta sezono startas tiom frue kiom septembre, sed la ino ekovodemetas iam el fina oktobro al fina novembro kaj tio daŭras ĝis meza januaro; la tempoj varias konsiderinde inter kolonioj. La ino demetas 2 al 4 ovojn, kiuj estas ĉirkaŭ 6.2 cm longaj kaj 3.9 cm larĝaj. La dua ovo estas demetata 2 aŭ 3 tagojn post la unua. Ambaŭ gepatroj kovas dum averaĝe 29 tagoj. Ambaŭ protektas la idojn el la predado fare de rabmevoj, mevoj, kaj ĥionidoj, kiuj tamen kaptas kelkajn idojn. Eloviĝintaj idoj estas nigraj kun rozkolora gorĝo kaj tuje disvolvigas nigrecbrunan lanugon kun grizecblankajn tufojn. Aliaj aspektoj de la reproduktaj kutimaro aŭ sukceso estas nekonataj.[1]

La populacio estis ĉirkaŭ 6,000 al 7,000 paroj en 1984–1987.[1] Interagado kun homoj aŭ enmetitaj mamuloj ŝajne ne damaĝas la populacion.[2]

Klasigo redakti

Tiu specio estis lokita en la genroj Halieus, Hypoleucos, Notocarbo,[1] kaj Leucocarbo.[3] Ĝi estas ofte konsiderata samspecifa kun kelkaj aliaj bluokulaj tufkormoranoj laŭ la nomo de Imperia tufkormorano.[1][4] Ĉi tie ĝi estas konsiderata separata specio laŭ la Handbook of the Birds of the World[5] kaj aliaj fakuloj[1][2][3][6]

Oni sugestis, ke la Herdinsula tufkormorano povas viziti la Kergelenojn kaj ke la Kergelenaj tufkormoranoj kun blankaj flugil- aŭ dorso-makuloj estas rezulto de hibridiĝo.[1][2]

Etimologio redakti

La epiteto verrucosus signifas "verukeca", reference al la vizaĝaj ornamomarkoj.[7]

Referencoj redakti

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 Nelson, J. Bryan (2006), Pelicans, Cormorants, and Their Relatives: The Pelecaniformes, Oxford University Press, U.S.A., pp. 508–509, Plate 8, (ISBN 978-0-19-857727-0) 
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 Enticott, Jim; Tipling, David (1997), Seabirds of the World: The Complete Reference, Stackpole Books, p. 126, (ISBN 978-0-8117-0239-3) 
  3. 3,0 3,1 Marchant, S.; Higgins, P. J. (2002) (pdf), HANZAB species list, Birds Australia, archived from the original on 2007-09-27, https://web.archive.org/web/20070927161254/http://www.birdsaustralia.com.au/hanzab/HANZAB_spp_list.pdf, retrieved 2007-10-11 Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-27. Alirita 2012-11-17.
  4. Imperial Shag — BirdLife Species Factsheet. BirdLife International. Alirita 24 July 2009. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-01-04. Alirita 2012-11-17.
  5. Orta, Jaume (1992), "Family Phalacrocoracidae", in del Hoyo, J., Elliott, A. and Sargatal, J. (editors), Handbook of Birds of the World, Volume 1: Ostrich to Ducks, Barcelona: Lynx Edicions, pp. 326–353, (ISBN 84-87334-10-5) 
  6. Clements, James F. (2007), The Clements Checklist of Birds of the World (Sixth ed.), Cornell University Press, (ISBN 978-0-8014-4501-9) , laŭ Lepage, Denis (2003–2007), Avibase - the world bird database, http://www.bsc-eoc.org/avibase/species.jsp?lang=EN&id=EED6B97D8B3A6393&ts=1192080391578&sec=summary, retrieved Sept. 22a, 2007 [rompita ligilo]
  7. Jaeger, Edmund C. (1978), A Source-Book of Biological Names and Terms, Charles C. Thomas, pp. 280, (ISBN 0-398-00916-3)