Kind of Blue estas la oka studio-albumo de Miles Davis. La registradoj okazis la 2-an de marto kaj la 22-an de aprilo 1959 en Novjorko, kaj Columbia Records eldonis ĝin en 1959. Ĝi validas kiel mejlŝtono en la historio de ĵazo.

Instrumentistaro redakti

 
Miles Davis

Sonregistradoj redakti

La sonregistadoj okazis je du datoj en Novjorko je la 30-a Strato en studio, kiu troviĝis en iama preĝejo. La kunbandanoj de Davis ricevis la tarifan salajron por studiomuzikistoj, kiu sumiĝis por unu trihora registradkunsido je 48,50 usonaj dolaroj. Tamen Chambers, Adderley kaj Coltrane postulis aldonajn 100 dolarojn, kiujn ili ankaŭ ricevis.

Male al alisencaj mitoj[1] sur la albumo estas neniu tuj uzebla sonregistraĵo en la vera senco. La muzikistoj ja ludis – krom „Flamenco Sketches“ – ĉiujn pecojn nur unufoje komplete. Por ĉiu titolo ili tamen bezonis plurajn ekludojn, kiujn ili interrompis pro diversaj kialoj (teknikaj ĝenbruetoj, malbona muzikado). Baza principo de la disko estis tamen, ke la muzikistoj la komponaĵojn unuafoje legu en la studio, tiel ke neniu muzikisto gurdu rutinaĵojn[1], kaj ke ili interpretu ĉiujn pecojn je modera tempo.

Unua kunsido la 2-an de marto 1959 redakti

Pianisto Wynton Kelly, tiutempe salajrata pianisto en la kvinopo deDavis, eksciis nur en la studio, ke Bill Evans, kiu jam aŭtunon de1957 estis forlasinta la tiaman sesopon, partoprenas la kunsidon.

Unue oni surbendigis la titolon „Freddie Freeloader”. La peco estas 12-takta bluso en B♭. Ĉar en 1959 ankoraŭ ne eblis, poste sone-prilabori la registraĵojn, kaj la pozicio de muzikistoj kaj iliaj mikrofonoj destinis ilian laŭteco-proporcion, la kontrabaso-soloo de Chambers estas je ĉi tiu peco mallaŭtega. Je la momento de la sonregistrado neniu el la pecoj havis titolon. „Freddie Freeloader“ ricevis la nomon de kelnero en „Nightlife“ je Filadelfio, priskribita kiel brilaĉa persono, kiu per kaŝdonitaĵoj vivtenis sin (pro tio ankaŭ ties ŝercnomo „Freddie the Freeloader” – Freddie la parazito).

Kiel duan pecon la bando registromuzikis „So What”. La titolo estis unu el la preferitaj esprimoj de Davis kaj signifas „kiel do”. La peco, kies harmonioj senescepte konsistas el la dora modalo, estas la plej fama kaj plej ofte laŭmuzikata peco de la albumo. Daŭris kelkajn ekludojn, ĝis kiam Bill Evans, kiu nun estis transpreninta la pianadon, kaj Paul Chambers bone kunmuzikis la enkondukon. Krome la kontrabaso ludis la melodion, kio tiutempe okazis nur maloftege.

Post tio la bando ludis „Blue in Green”. Post 4-takta enkonduko la peco havas 10-taktan formon – je tiu tempo relative nekutime. Je ĉi tiuj titolo paŭzis Cannonball Adderley, eble ĉar lia abunde vigla humoro kontraŭus la elegian etoson de la peco.

Fakte Miles Davis volis surbendigi pli ol la tri pecojn, sed la mendita tempo de la 14:30 ĝis la 17:30 horo kaj de la 19:00 ĝis la 22:00 horo estis pasinta kaj – tiel nekutime, kiel nuntempe ŝajnas – la studio poste estis rezervita ankoraŭ por la orkestro de Jimmy Dorsey. Do, oni rendevuis duan kunsidon por la 22-a de aprilo.

Dum la tuta sonregistrado la mastruma surbendigilo moviĝis ete pli malrapide, kio kaŭzas, ke la deldiskigo transponas la muzikon kvarontonon pli alten. Nur en 1992 oni malkovris la problemon kaj forigis ĝin helpe de sekuriga kopio, kiu estis registrita en la ĝusta tempo.

Dua kunsido la 22-an de aprilo 1959 redakti

 
Bill Evans (en 1978)

La sonregistraĵoj de la dua kunsido komencis per la peco „Flamenco Sketches”. Ties bazon formis la komponaĵo „Peace Piece” de Bill Evans. Ĝi estis ŝanĝita, kaj Evans kaj Davis preparis skizojn de la muzikpeca sinsekvo por la aliaj muzikistoj. Oni ludis kvin gamojn unu post la alia, el kiu la lasta, friga modalo, kiu donis al la peco hispanan odoron, finfine kondukis al la titolo „Flamenko-Skizoj”. La unua registraĵo tuj liveris finfaraĵon, kiu enestas en la noveldonita lumdisko kiel kromregistraĵo. Sonteknikisto Fred Plaut decidis tamen, ke la bando faru kroman provon, kaj daŭris ĝis la sesa registraĵo, ĝis kiam surbendiĝis la versio aŭdebla sur la preta albumo. „Flamenco Sketches” estas la ununura peco sur Kind of Blue, de kiu ekzistas kompleta alternativa sonregistraĵo. La eldiroj de Davis pri tio, ĉu vere li kaj Evans estis kunverkinta la pecon, estas kontraŭdiraj. En sia giografio li pretendas la aŭtorecon de la tuta albumo por si mem, al amikoj kaj kolegoj li tamen konfirmis la kompozician kontribuon de Evans. Ankaŭ Jimmy Cobb distingis Billon Evans kiel komponiston.

Je la fino la bando surbendigis „All Blues”, 12-taktan bluson laŭ 6/8-takto. La peco postulis multan ĉefe de Chambers, ĉar ĉi tiu devis daŭre ludi la stampan ostinaton sur sia kontrabaso

Je ĉi tiu kunsido pianisto Wynton Kelly tute ne ĉeestis. Anstataŭ tio fotisto Don Hunstein estis en la studio, kaj ankaŭ sonteknikisto Fred Plaut kunhavis sian privatan fotilon, kun kiu li faris kelkajn fotojn. Tiuj ĉi fotoj detale dokumentas la duan kunsidon, dum kiam de la unua ekzistas tute neniu bildo.

Albumtegilo redakti

La albumtegila formisto, S. Neil Fujita, komence planis, ke artisto faru pentraĵon por „Kind of Blue”, sed Miles Davis insistis, ke oni uzu foton. Fujita do uzis bildon, kiun Jay Maisel estis farinta je prezentado en Teatrejo Apollo.

Sur la originala tegilo la nomo de Julian Adderley staras fuŝortografie (kiel "Adderly"). Nur por la noveldono kiel lumdisko en 1997 oni korektis tion. Origine oni intermiksis la nomojn de la pecoj „All Blues” kaj „Flamenco Sketches”, tiel ke sur la unua proks. 50.000 ekzempleroj la albumo finiĝis per „All Blues“. Bill Evans verkis la akompantekston por la albumo.

Kiam la albumo en 1986 aperis kiel lumdisko en la serio „Columbia Jazz Masterpieces“, ĝi ricevis tegilofoton klare pli malfrue faritan, io facile ekkoneblas je la vestaĵoj de Davis. Krome oni spegulis ĝin, tiel ke Davis ludas trumpeton kiel maldekstrulo.

Graveco redakti

La solooj sur Kind of Blue estas klare pli malrapidaj kun longe eltiritaj tonoj, distingiloj de tiam sufiĉe nova modala ĵazo. Dum kiam ekzempe je bibopo preskaŭ post ĉiu takto ŝanĝiĝas la harmonio kaj per tio la gamo por instrumentisto, modala ĵazo uzas nepre trans 16 aŭ pli da taktoj la saman harmonion, kio donis al la muzikistoj tute novajn eblecojn.

Kind of Blue validas kiel la albumo de modala ĵazo tutsimple kaj estas nun laŭ la usona asocio de diskeldonejo RIAA per 4 milionoj da vendoj en Usono kaj per 6 milionoj da vendoj tutmonde ankaŭ la plejofte vendita albumo en la historio de ĵazo.[2] Unika de ĉi tiu komerca sukceso estas, ke ĝi „konvenas al la arta graveco de la sonregistraĵo.“[3]

La albumo ricevis de la revuo Rolling Stone, de Penguin Guide to Jazz kaj de Allmusic la plej altajn taksadojn (kvin stelojn)

Publikaĵoj redakti

La vera publikigo de la albumo okazis la 17-an de aŭgusto 1959. Sekvis sennombraj novpublikigoj. Al la pli gravaj inter ili apartenas la unua publikigo kiel lumdisko en la jaro 1984 kaj la remastrumita versio el 1997, kiu reludas la unuajn tri titolojn laŭ korektita rapideco kaj enhavas la aldonan sonregistraĵon de „Flamenco Sketches“. En 2005 Kind of Blue aperis kiel duuma disko: sur unu faco troviĝas la tutnormala lumdisko de la publikaĵo el 1997, sur la alia lumdiskego, kiu enhavas la albumon laŭ 5.1 ĉirkaŭsono kaj IKM-stereofonio, 25-minutan dokumentaĵon kaj intervjuojn.

Fine de 2008 okaze de la kvindekjara jubileo de la albumo aperis luksa eldono, kiu enhavas krom la praalbumo du lumdiskojn kun la tuta materialo de la du registradkunsidoj kaj kromaj sonregistraĵoj de la sesopo. Tion kompletiga ampleksa, grandformata akompankajero kun traktaĵoj de Francis Davis kaj Gerald Early pri la akceptiĝo de la albumo kaj la figuro Miles Davis dum ĝia ekestotempo same kiel analizo de la estraj kvalitoj pere de la studiokonversacioj fare de Ashley Kahn.

Albumeroj redakti

La akompanteksto de la disko nomas ĉiujn titolojn kiel komponaĵoj de Miles Davis. Intertempe oni ĝenerale konsentas, ke Bill Evans verkis la pecon „Blue in Green”, kaj Gil Evans la enkondukon por „So What”. Ankaŭ la peco „Flamenco Sketches” ekestis el priverkado de la peco „Peace Piece” de Bill Evans.

  1. So What (9:05)
  2. Freddie Freeloader (9:35)
  3. Blue in Green (5:28)
  4. All Blues (11:33)
  5. Flamenco Sketches (9:25)
  6. Flamenco Sketches (aldona registraĵo) (9:31) (ne sur la originala albumo)

Literaturo redakti

  • Ashley Kahn: Kind of Blue. Die Entstehung eines Meisterwerks. Hamburg: Rogner & Bernhard, 2002. ISBN 3-8077-0176-1

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Vgl. H.-J. Schaal, Jazz-Standards. Das Lexikon Kassel 2004 (3. Aufl.), S. 26
  2. Informo pri Kind of Blue riaa.com
  3. Rondo 2008