Konstruigita proceso

Konstruigita proceso, farsa juĝa procesokangurua kortumo estas karakterizo de juĝa proceduro, kiu celas ne efektivigi ordan kaj justan juĝan traktadon, sed ajnrimede nepre atingi jam dekomence fiksitan celon: ekzemple, kondamnon de akuzito sendepende de tio, ĉu li estas kulpa. La senco do ne estas difini la kulpon kaj proklami justan verdikton kaj punon, sed aringi la anticipe destinitan verdikton. Unu el kutimaj ekzemploj de tiaj procesoj estas politikaj procesoj en nazia Germanio, Sovetunio kaj en komunisma Ĉeĥoslovakio, proceso kontraŭ Templanojproceso kontraŭ Johana de Arko.

Marioneta proceso redakti

Apartan tipon de la konstruigita proceso prezentas la tn. marioneta proceso, kiu estas zorgeme aranĝigita por vasta publiko kaj kiu havas kutime kiel celo timigi rezistantojn kaj montri ĉeeston de la tn. interna malamiko. Konataj estas ekzemple marionetaj procesoj el la stalina Sovetunio kaj el la komunisma Ĉeĥoslovakio.

Kelkaj metodoj uzataj ĉe konstruigitaj procesoj redakti

  • amasa nerespektado de rajto por plendo kaj egaleco de flankoj (ekz. atestantojn elektas kaj vokas nur akuzanto, oni principe ne ebligas tion al akuzito)
  • asociiĝo de akuzanto, juĝisto(j) kaj iam ankaŭ de plendanto kontraŭ akuzito (en ekstremaj kazoj plendanto konfesas kulpon anstataŭ akuzito, eĉ kiam tiu neas tion, anstataŭ efika plendo li ne defendas la akuziton, eĉ damaĝigas lin)
  • amasa falsado de pruvoj (tiuj ĉi pruvoj estas poste akceptataj eĉ tiam, kiam ilia nevereco estas evidenta)
  • konfeso devigita per torturado
  • falsado de juĝaj protokoloj kaj enskriboj
  • evidenta misinterpretado de parolo de akuzito
  • postulado de sensencaj notorietoj (ekz. soldato, kiu volas fuĝi malantaŭ limon, sendube tuj poste tio malkaŝos al malamikoj de la socialisma ŝtato ĉiujn armeajn sekretojn, kiujn li konas, do la provo pri fuĝo malantaŭ la limon estas provo pri ŝtatperfido – surbaze de tiu notorieto estis fare de komunista juĝejo kondamnita ekz. marŝalo Janoušek)
  • zorgema elekto de spektantoj ĉe publika aŭdado

Rilataj artikoloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti