Kouty nad Desnou (germane Winkelsdorf) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Loučná nad Desnou en distrikto Šumperk. Vivas ĉi tie 98 loĝantoj (2021). Troviĝas ĉi tie fina haltejo de fervojo konata kiel fervojo Desná.

Kouty nad Desnou
germane Winkelsdorf
vilaĝo
Trajna stacidomo en Kouty
Oficiala nomo: Kouty nad Desnou
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Šumperk
Administra municipo Loučná nad Desnou
Historia regiono Moravio
Montaro Hrubý Jeseník
Domoj 176 2009
Situo Kouty nad Desnou
 - koordinatoj 50° 05′ 56″ N 17° 06′ 18″ O / 50.09889 °N, 17.10500 °O / 50.09889; 17.10500 (mapo)
Katastro 36,40 km² (3 640 ha) Kouty nad Desnou
Loĝantaro 98 (2021)
Denseco 2,69 loĝ./km²
Unua skribmencio 1718
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 788 11
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kouty nad Desnou
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1718.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869787
1880859
1890792
1900762
1910668
1921562
JaroLoĝantoj
1930541
1950497
1961185
1970194
1980148
1991150
JaroLoĝantoj
2001129
2011186
202198

Kulturaj memorindaĵoj redakti

En la katastro de la municipo estas registritaj tiuj ĉi kulturaj memorindaĵoj de Ĉeĥa respubliko:

  • Dia torturo (nomata sorĉistina kolono, proksime de kunfluejo de riveretoj Hučivá kaj Divoká Desná) - frue baroka kolona dia torturo el la jaro 1683, estiĝinta en konekso kun ĉasado de sorĉistinoj.

Interesaĵoj redakti

En Kouty troviĝas la plej granda skiareo en Moravio kun ununura sessidloka telfero en Ĉeĥio (suma areo de deglitejoj estas 25 ha). La municipo estas dank' al alirebleco per trajno ofta elirpunkto por turismaj ekskursoj al montopinto de Dlouhé stráně, en kies montopiedo ĝi situas, kaj al ekskursoj al apuda pumprezerva akvoenergia centralo Dlouhé stráně. Ekde la jaro 2009 okazas en Kouty nad Desnou ĉiujare en majo konkurso de garnizonoj de sanitaraj savservoj nomata Ralio Rejvíz.

Vidu ankaŭ redakti