La Kulturo de Haitio estas unuavice afrikdevena kulturo kiel evidentiĝas en la haitia kreola lingvo, muziko kaj religio. La kulturo ankaŭ ampleksas suplementajn kontribuaĵojn, de indiĝenaj tainoj, kaj de la franca koloniiĝo kaj hispana imperio.

Lingvoj redakti

La Haitia kreola lingvo (Kreyòl ayisyen) estas kreola lingvo bazata sur la franca lingvo. Ĉirkaŭ 7,5 milionoj parolas ĝin en Haitio, kiuj estas preskaŭ la tuta loĝantaro.

Lingve, ĝi havas kelkajn okcidentajn afrikajn influojn, kiel la volofa, kaj aliaj gbeaj lingvoj, ekzemple la fonua, kaj evea/anlo-evea. Ĝi havas du dialektojn: Fablas kaj altebenaĵa haitia kreolo.

Ekde 1961 oni agnoskis haitian kreolon kiel oficiala lingvo. Ĝia uzo en literaturo estas malgranda sed kreskanta. Multaj parolantoj estas dulingvaj, parolante kaj haitian kreolon kaj francan. Tamen, la kreola havas pli malgrandan socialan rangon ol la franca, laŭ opinio de iuj. Multaj instruistoj, verkistoj kaj aktivuloj emfazas fierecon pro la lingvo ekde la jaroj 1980-aj. Ekzistas jam ĵurnaloj, radio- kaj televid-programoj en tiu lingvo.

Muziko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Muziko de Haitio.

Folkloro portas influon de miksa eŭropa (hispana kaj franca) kaj afrika origino. Diversaj muzikaj stiloj ekestiĝis pro iliaj influoj. La plej rekonita muzikstilo en Haitio estas la ege populara Kompao (Compas"Kompa"), muzika ĝenro naskita de franca kaj hispana muziko kombinita kun afrika-derivita tamburado kaj kantita en haitia kreola.

Ankaŭ Merengo (merengue), pli ofte rilatita al la najbara lando Domingo estas populara en Haitio.

Arto redakti

Brilegaj koloroj, naiva perspektivo kaj ruza humuro karakterizas haitian arton. Grandaj ĝuindaj manĝaĵoj kaj densaj pejzaĝoj estas preferataj temoj en ĉi tiu lando de malriĉeco kaj malsato. Ĝangalaj bestoj, ritoj, dancoj kaj dioj elvokas la afrikan pasintecon.

Festivaloj redakti

La plej festa tempo de la jaro en Haitio estas dum Karnavalo (konata kiel "Kanaval" en kreola). La festo komenciĝas en februaro. La urboj estas plenigitaj per muziko, paradoj kaj homoj dancantaj kaj kantantaj en la stratoj. Karnavala semajno estas tradicie tempo de ĉiuj-noktaj festoj kaj eskapo de ĉiutaga vivo. Rara estas festo kiu okazas antaŭ Pasko, festata de grava nombro de la loĝantaro.

Literaturo redakti

La plejmulto de la literaturo de Haitio estas skribata en la franca lingvo. Nun pli kaj pli da aŭtoroj verkas en la haitia kreola.

La aŭtoroj de plej granda internacia famo estas Jean Price-Mars, Jacques Roumain, Marie Vieux Chauvet, Jacques Stephen Alexis, René Depestre, Jean Métellus kaj la multflanka artisto Frankétienne, plus la elmigrintoj Dany Laferrière (Comment faire l'amour avec un nègre sans se fatiguer, 1985), Émile Ollivier, Louis-Philippe DalembertMarie-Célie Agnant.

Inter la verkistoj de la diasporo kelkaj verkas en la angla (kiel Edwige Danticat) aŭ hispana (kiel Micheline Dusseck).

Anekdote oni povas mencii la nomon de Alexandre Dumas kies patrino estis haitidevena.

En la literaturo haitia, la tradicia rakonto havas gravan lokon, kaj estis transdonita buŝe, por fine fariĝi tradicia heredaĵo. La verkisto Alibée Féry transkribis multajn el ili.