CSÁSZY László (ĉa:ŝi) estis hungara instruisto, ĵurnalisto naskiĝinta en Mikola la 21-an de februaro 1882 kaj mortinta en Nyírbakta la 3-an de majo 1919.

Kariero redakti

Császy havigis diplomon de instruisto pri helena kaj latina lingvoj en la Universitato de Koloĵvaro en 1905. Li instruis en Satmaro, Hajdúnánás, Kisvárda. De 1913 li estis respondredaktoro de la gazeto Felsőszabolcsi Hírlap, poste titolita Kisvárdai Munkás. Dum la Hungara Sovetrespubliko oni elektis lin direktoro de gimnazio. La rumanaj soldatoj mortpafis lin kune kun aliaj en la kampo de vilaĝo.

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon