Malfermi la ĉefan menuon

Micula

(Alidirektita el Mikola)

Micula [mikula] (hungare: Mikola) estas komunumo en Rumanio nord-nordoriente de Satu Mare. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Bercu Nou kaj Micula Nouă.[1][2]

Micula
Komunuma sidejo
Lando Flago-de-Rumanio.svg Rumanio
Distrikto Satu Mare
Alinome Mikola (hungare)
Iama hungara departemento Szatmár
Situo 47° 54′ N, 22° 57′ O47.90027777777822.950555555556Koordinatoj: 47° 54′ N, 22° 57′ O
Alto super maro 124 m
Poŝtkodo 447195
Loĝantaro
– komunumo 3.659 (en 2002)
– vilaĝo 3,049 (en 2011; 3.106 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 138173
Information icon.svg
vdr

La komunumo limas nord-okcidente al Ukrainio. Ĝi havas fervojan stacion ĉe la linio inter Satu Mare kaj Halmeu.

LoĝantaroRedakti

En 1910 ĝi havis 1896 loĝantojn (hungaroj), en 1992 2883 (49,5 % da hungaroj).

En la censo de 2002 la 3.783 loĝantoj de la komunumo deklaris jenajn etnecojn[3] kaj preferatajn lingvojn[4]:

Etneco nombro elcentoj
hungaroj 1456 38,5 %
rumanoj 1454 38,4 %
ukrainoj 621 16,4 %
romaoj 245 6,5 %
turkoj 3 0,1 %
germanoj 2 0,1 %
Lingvo nombro elcentoj
hungara 1500 39,7 %
rumana 1495 39,5 %
ukraina 579 15,3 %
cigana 204 5,4 %
turka 3 0,1 %
germana 1 < 0,1 %

HistorioRedakti

Ĝia unua skriba mencio estas en 1339. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Szatmár).

FontojRedakti

  1. Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
  2. Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
  3. Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (censo de la popolanoj kaj de la loĝantoj) (rumane) (XLS) (2002). Alirita 2014-10-25.
  4. Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (censo de la popolanoj kaj de la loĝantoj) (rumane) (XLS) (2002). Alirita 2014-10-25.

Renomaj personojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti