Lariso (greke Νομός Λάρισας - Nomos Larisas) ĝis administra reformo efektivita komence de 2011 estis unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomos"). Ĝi kovras areon de 5 381 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 279 000 loĝantojn. Ĉefa loĝloko estas la samnoma urbo Lariso. La teritorio estas parto de la historia provinco kaj moderna administra regiono Tesalio.

situo de la provinco Lariso en Grekio

La provinco estas la dua plej granda provinco de Grekio laŭ areo, post Etolio-Akarnanio; ĝi apartenas al la dek grekiaj provincoj kun plej da loĝantoj.

La monto Olimpo, la plej alta monto de Grekio (2917 metroj) kaj laŭ la helena mitologio la loĝloko de la grekaj dioj, situas en la pleja nordo de la provinco, kaj konsistigas ties limon kun la pli norda provinco Pierio, en la regiono Meza Makedonio. Sudoriente de la Olimpo, la plej granda rivero de Tesalio, la Pinios, de sudokcidento al nordoriento pasas la malvastan valon Tempe, kiu dividas la montojn Olimpo nordokcidente kaj Osa (alteco 1987 m) sudoriente. Daŭrigo de la monto Osa sudoriente estas la montaro Pilion, kiu de la kontinento etendiĝas ĝis samnoma duoninsulo Pilion borde de la Egea Maro. La duoninsulo tamen jam apartenas al la najbara provinco Magnisio.

Komunumoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti