Lens (Pas-de-Calais)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lens |
Lens estas urbo, administra komunumo kaj subprefektejo de Francio. Ĝi situas en la nordo de la lando, en la regiono Hauts-de-France kaj la departemento Pas-de-Calais (Kaleza Markolo). La urbo estas la administra centro de arondismento kaj de tri kantonoj, kaj komence de la jaro 2009 havis 35 830 loĝantojn.
Lens | ||
urba komunumo | ||
urbocentra panoramo
| ||
|
||
Ŝtato | Francio | |
---|---|---|
Regiono | Hauts-de-France | |
Departemento | Pas-de-Calais (Kaleza Markolo) | |
Kantono | ĉefurbo de tri kantonoj | |
Arondismento | Lens | |
Situo | Lens | |
- koordinatoj | 50° 25′ 53″ N 02° 49′ 57″ O / 50.43139 °N, 2.83250 °O (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 72 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 27 m s. m. | |
Areo | 11,7 km² (1 170 ha) | |
Loĝantaro | 35 830 (200) | |
Denseco | 3 062,39 loĝ./km² | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 62300 | |
INSEE | 62498 | |
Situo de Lens kadre de Francio
| ||
Vikimedia Komunejo: Lens (France) | ||
Retpaĝo: www.ville-lens.fr | ||
Lens situas 200 kilometrojn norde de Parizo kaj 35 kilometrojn sude de Lille. La en la dua duono de la 19-a kaj unua duono de la 20-a jarcento signifa karbomina regiono ĉirkaŭ la urbo nuntempe perdis ekonomian signifon. Kune kun la najbara urbo Liévin la komunumo konsistigas urban aglomeraĵon (nomatan communaupole de Lens-Liévin). Pli vasta teritorio inkluzive de la urbo Douai konsistigas urbecan areon (aire urbaine) kun 550 000 loĝantoj.
Sportoj redakti
La Stadiono Bollaert-Delelis, aŭ franclingve Stade Bollaert-Delelis (ĝis la jaro 2012 stade Félix-Bollaert), estas la plej granda stadiono en la urbo Lens. Ĝi konstruiĝis en 1932 kaj estis inaŭgurita la 18-an de junio 1933. Poste ĝi estis renovigita en 1954, 1976, 1977, 1983, 1995-1997 kaj 2014-2015. La stadiono havis kapaciton de 41 233 spektantoj antaŭ kaj nun havas lokon por 38 223 spektantoj post la renovigo de 2014-2015.