La lidia modalo estas unu el la kvar aŭtentaj modaloj. Ĉar ĝia tria ŝtupo formas triton kun la bazotono, ĝi similas al maĵoro. Ĝia gamo enhavas duontonojn inter la kvara kaj kvina samkiel la sepa kaj oka ŝtupoj, la aliaj intervaloj estas plentonaj paŝoj. Karakteriza estas la altigita al tritono lidia kvarto[1].

Bildigo de la lidia gamo. (Klarigo)

Deveno redakti

La lidia gamo ekestis en antikva Grekujo, nomiĝis tie tamen komence hipolidia aŭ ankaŭ hipermimiksolidia, dum kiam lidia nomiĝis la pli malfrua ionia modalo. Nur en la frua mezepoko okazis pro miskompreno erara interŝanĝo de la modaloj. La lidia modalo aperis pli malfrue en la kristana eklezio de la mezepoko (ekz. je Maria-kantoj). Oni trovas ĝin nuntempe foje en ĵazo, sed ankaŭ ekz. ĉe Metallica. David Gilmour, gitaristo de Pink Floyd, uzas lidiajn gamojn en la instrumenta muzikpeco „Mihalis“ (de la albumo „Gilmour“) samkiel en la enkonduko al „Cluster One“ de la albumo „The Division Bell“. Sur la kampo de ĵazo estas multaj muzikistoj, kiuj aplikas lidian kiel sonkoloro en siaj komponaĵoj, ekzemple Chick Corea, Pat Metheny aŭ Tom Harrell.

La lidia modalo konformas al la barata rago kaljana.

La lidia gamo sur F enhavas la pratonojn de eŭropa muziko, kiujn oni ludas ekzemple per la blankaj klavoj de piano.

Nuna graveco redakti

Kiel ĉiuj aliaj modaloj de la ionia sistemo (kaj ankaŭ de ĉiuj aliaj gamoj), la lidia ankaŭ estas uzebla kiel toniko. Ĝi formas tiam la tonalan centron de komponaĵo, kaj la ŝtupoj baziĝantaj sur tiu estas la samaj kiel je la ionia modalo, nur deŝovitaj je kvarto. Tio ĉi estas konsekvenca daŭrigo de la ideo de Miles Davis, kiu verkis komponaĵojn en la doria kaj frigia ("So What"). Je tiuj ĉi alvenis la aspekto, simple deŝovi modalojn ("konstantaj strukturoj"), kio rezultigas ankaŭ per la frigia interesajn sonspecimenojn. Ekzemplo por tio estas la komponaĵo "The Real Guitarist". Sur la kampo de la harmonia plilarĝigo, kiun progresintaj ĵazmuzikistoj faras spontane je la ludo ekzemple de ĵaza normkanto, la lidia modalo povas anstataŭi la ionian, kio kreas distron kaj streĉon. Tiel la lidia kiel "sonkoloro" eniris egalrajte kun la aliaj gamoj kiel maĵor-anstataŭanto en modernan muzikon.

Aŭdekzemplo redakti

  Lidia gamo sur C

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Hermann Grabner Allgemeine Musiklehre p.89