Ligo aĥea

(Alidirektita el Ligo aĥaja)

La Ligo aĥea (greke: Αχαϊκή Συμπολιτεία / Aĥajki Simpolitia, latine: Foedus Achaicum) estis federacio de peloponezaj ŝtatoj ekde 208 a.K.

Ligo aĥea
-280 – -146
koinon
Geografio
Ĉefurbo:
Aigio
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Mapo de la antikva pejzaĝo Achaea, el la historia atlaso de William Shepard de 1926
La romia provinco Achaea (verde) en la tempo de imperiestro Aŭgusto

Historio redakti

Kune kun la Aitolia Ligo (ekde 370 a.K.) ĝi estis politika kaj milita rezistilo kontraŭ la makedonia regado. La federacia konstitucio estis demokratia-timokratia (civitanaj rajtoj, aŭtonomioj; kuna politiko pri eksteraj kaj ekzekutivaj aferoj, strategio; ĉiujara elekto de ŝiparĉefo/naŭarĥo). Sub la regado de Aratos el Sikiono la Aĥea Ligo sukcese batalis kontraŭ la makedonoj. Batalalianco kun Sparto malbone evoluis pro sparta potencavido.

Filipojmen, la posteulo de Arato, klopodis plifirmigi la ligon. Sed ĝi rompiĝis fakte pro malkonsentemo ankoraŭ antaŭ la venko de la romianoj ĉe Pydna kontraŭ Perseus en la jaro 168 a.K. Milo da aĥajoj, ĉefe anoj de la romi-malemaj superaj klasanoj, forrabitis en Italion (i.e. Polybios). En 146 a.K. la romianoj venkis kontraŭ la liganoj (detruo de Korinto) kiam ili atakis la de Romo protektita Sparto (fino de la politika memstareco de Grekujo). La distrikto Achaea venis sub la administradon romian de la Provinco Makedonio (ekde 27 a.K. memstara senatora provinco).

Literaturo redakti

  • Andreas Bastini: Der achäische Bund als hellenische Mittelmacht. Geschichte des achäischen Koinon in der Symmachie mit Rom. (= Europäische Hochschulschriften. Reihe 3: Geschichte und ihre Hilfswissenschaften. Bd. 335). Lang, Frankfurt am Main u. a. 1987, ISBN 3-8204-9193-7
  • Thomas Corsten: Vom Stamm zum Bund. Gründung und territoriale Organisation griechischer Bundesstaaten. Oberhummer Gesellschaft, München 1999, p. 160–176
  • Kaja Harter-Uibopuu: Das zwischenstaatliche Schiedsverfahren im achäischen Koinon. Zur friedlichen Streitbeilegung nach den epigraphischen Quellen. Böhlau, Köln 1998.
  • Jakob Aall Ottesen Larsen: Greek Federal States. Their Institutions and History. Clarendon Press, Oxford 1968, p. 215–240.
  • Yves Löbel: Rom und die „Flüchtlinge“. Zum Umgang Roms mit griechischen Verbannten aus dem Achaiischen Bund. Ĉe: Gymnasium. Band 124, 2017, p. 225–246.
  • Athanasios Rizakis: The Achaian League. Ĉe: Hans Beck, Peter Funke (eld.): Federalism in Greek Antiquity. Cambridge University Press, Cambridge 2015, p. 118–131.
  • James Roy: The Achaian League. Ĉe: Kostas Buraselis (eld.): The Idea of European Community in History. Conference Proceedings. Band 2. Nationale und Kapodistrias-Universität Athen, Greek Ministry of Education and Religious Affairs, Athen 2003, p. 81–95.
  • Ralf Urban: Wachstum und Krise des Achäischen Bundes. Quellenstudien zur Entwicklung des Bundes von 280 bis 222 v. Chr. (= Historia. Einzelschriften. Heft 35). Steiner, Stuttgart 1979, ISBN 3-515-02861-7.
  • Thomas Schwertfeger: Der Achaiische Bund von 146 bis 27 v. Chr. (= Vestigia. Beiträge zur Alten Geschichte. Band 19). C. H. Beck, München 1974.