Lingvopolitiko

konscia agado celanta disvolviĝon de certa lingvo aŭ rilaton inter la lingvoj en plurlingva socio

Lingva politiko estas konscia agado celanta disvolviĝon de certa lingvo aŭ rilaton inter la lingvoj en plurlingva socio. Diversaj difinantoj diverse akcentas la esencon de lingva politiko aŭ kunigas ambaŭ celojn en sia difino. Ekzistas intima ligo inter la nocioj „lingvopolitiko“ kaj lingvoplanado. Lingvopolitiko estas praktikata en ĉiu medio kie elektoj estas farataj pri lingva(j) akcelado, toleremo aŭ limigo[1].

"Haltu" signo en la angla kaj la franca en Alberto. Lingva politiko ludas gravan rolon en Kanado.
Epizodo de podkasto Kern.punkto pri la lingva politiko en Francio

Lingva politiko, laŭ rusia sociolingvisto Avrorin, „estas science bazita kaj celkonscia agado flanke de la socio (ĝiaj klasoj, partioj, gvidorganoj) pri la evoluo de funkcia kaj, kiom eblas, ankaŭ struktura flankoj de lingvo; alivorte, lingva politiko estas celkonscia socia influo al la lingva situacio“[2]. Ne vere estas tiel ke oni libere elektas lingvon laŭ iuj meritoj de la lingvo mem (beleco, precizeco, facileco aŭ ankoraŭ io). Oni elektas lingvon laŭ devigo de cirkonstancoj. Historio de lingva politiko en plej diversaj landoj subtenas tiun ideon[3].

Alia difino: „lingvopolitiko estas teorio kaj praktiko de konscia influo de la socio al la lingva disvolviĝo, do celkonscia kaj science bazita agado pri funkciado de ekzistantaj lingvoj kaj pri kreo kaj perfektigo de la novaj lingvaj komunikmetodoj“[4].

Nikolskij difinas lingvan politikon kiel „aro de rimedoj, plenumantaj de la socio (ŝtato), ellaboritaj por celkonscia reguliga influo al la natura lingva procezo“[5]. En precizigita formo tiu difino aperas en pli posta libro de la sama aŭtoro: „aro de rimedoj, kiujn plenumas ŝtato, partio, klaso aŭ socia grupiĝo por ŝanĝo aŭ konservado de ekzistanta funkcia specialiĝo de lingvoj aŭ lingvaj subsistemoj, por konservado de uzataj lingvaj normoj aŭ por enkonduko de la novaj“[6]

Celo de lingva politiko povas esti vastigo aŭ malvastigo de la funkciaro de certaj lingvoj kaj ĝiaj ekzistoformoj (dialektoj, ĵargonoj ktp.) kaj ankaŭ influo al la lingva strukturo por instigi aŭ malrapidigi ĝian evoluon[7].

Frua ekzemplo de lingvopolitika ago flanke de eŭropa nacia ŝtato estis la edikto de la franca reĝo Francisko la 1-a, per kiu li en la jaro 1539 deklaris la francan oficiala lingvo. Tiu edikto forpuŝis kaj la latinan kaj ĉiujn regionajn popolajn lingvojn krom la pariza (kortega) lingvo (kiu ekde tiam estis la oficiala).

Dum la lastaj jarcentoj de la dua jarmilo iuj ŝtatoj kaj organizaĵoj pli kaj pli influis la lingvouzon en aliaj landoj. Oni do parolas ankaŭ pri internacia lingvopolitiko apud naciaj.

Neŭtraleco kaj lingvopoltiko redakti

Esperantistoj klopodas proponi per neŭtrala lingvo kiel Esperanto lingvopolitikon kiu orientiĝas al diverseco, egaleco kaj inkluzivigo. Registara finacado kiu subtenas la akcelon de unu lingvo kontraŭ alia estas ekzemplo de palpebla sekvo de specifa lingvopolitiko.

Bibliografio redakti

(esperanto) Sebastian Kirf, Detlev Blanke, Pri planlingvoj, interlingvistiko, Esperanto, lingvopolitiko kaj kelkaj aliaj temoj, MAS, ISBN 13: 9782369600268

(angla) Michele Gazzola,Torsten Templin, Bengt-Arne Wickström, (2018), Language Policy and Linguistic Justice, Springer.

(angla) Michele Gazzola kaj aliaj aŭtoroj, Epistemological and Theoretical Foundations in Language Policy and Planning, 2017

(germna) Ehlich, Konrad & Angelika Redder, Mehrsprachigkeit und Europa. Sprachen- und bildungspolitische Dilemmata, Konrad Ehlich & Angelika Redder (red.) Mehrsprachigkeit für Europa. Sprachen- und bildungspolitische Perspektiven, Osnabrücker Beiträge zur Sprachtheorie (OBST) 74, 2008, 5-19.

(germana) Ehlich, Konrad & Venanz Schubert (red.), Sprachen und Sprachenpolitik in Europa, Tübingen, 2008

(angla) Coulmas, Florian (red.), Language Regimes in Transformation. Future Prospects for German and Japanese in Science, Economy and Politics. Berlino, Novjorko, 2007

(angla) Le monde bilingue, The linguistic policy of the 21st century, Besancon, 2000

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. (en) Rivera Pagán, Let's get ready for some uncomfortable conversations, Language Policy Consulting, la 30-an de julio 2021.
  2. Аврорин В.А. Проблемы изучения функциональной стороны языка. (К вопросу о предмете социолингвистики). — Л.: Наука, Лен. отд., 1975. — Paĝo 175).
  3. Slavik, Loko de Esperanto en estontaj junularaj aranĝoj Arkivigite je 2018-07-22 per la retarkivo Wayback Machine, Esperanto новости, la 27-an de Septembro 2006.
  4. Григорьев В.П. Культура языка и языковая политика // Вопросы культуры речи. Вып. 4. — М., 1963. — Paĝoj 5–21.
  5. Никольский Л.Б. Языковая политика как форма сознательного воздействия общества на языковое развитие // Язык и общество. — М., 1968. Paĝo 114.
  6. Швейцер А.Д., Никольский Л.Б. Введение в социолингвистику: Учебное пособие. — М.: Высшая школа, 1978. Paĝo 117.
  7. Камболов Т.Т. Языковая ситуация и языковая политика в Северной Осетии: история, современность, перспективы: Монография — Владикавказ: Издательство СОГУ, 2007. Ĉapitro 4.
  8. (eo) La panoramo 2018 de Konsilio de Europo kaj ALTE pri lingva kaj socikona politikoj por migrantoj, (PDF), Konsilio de Eŭropo.