Máté Fenyvesi [fenjveŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fenyvesi Máté estis hungara futbalisto, bestkuracisto, politikisto, parlamentano. Lia sporta karesnomo estis Tüske (=dorno). Máté Fenyvesi [1] naskiĝis la 19-an de septembro 1933 en Jánoshalma mortis la 17-an de februaro 2022.

Máté Fenyvesi
Persona informo
Naskiĝo 19-an de septembro 1933 (1933-09-19)
en Jánoshalma
Morto 17-an de februaro 2022 (2022-02-17) (88-jaraĝa)
Tombo Baziliko de Stefano la 1-a
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Infanoj 2
Okupo
Okupo futbalisto • politikisto • futbala trejnisto • bestokuracisto
vdr

Biografio redakti

Máté Fenyvesi komencis futbaladi jam en 1948 en sia naskiĝurbeto, sed lia vera sporta kariero ligiĝas al klubo de Ferencváros ekde 1953. Li apartenis al la nacia teamo 76-foje ĝis 1969. Li akiris bestokuracistan diplomon en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1960, poste ankaŭ en la sporta vivo li uzis la signon dr (doktoro). Post la diplomo li laboris en ĉefa buĉejo de Budapeŝto, ekde 1970 en diversaj provincaj urboj. Inter 1989 kaj 1998 li estis privata bestokuracisto. Depost fino de la socialismo li komencis ankaŭ politikadi. En 1990 li estis elektita municipa deputito en sia naskiĝurbo, inter 1998–2006 li estis parlamenta deputito. Li ricevis premiojn en 1955, 1994, 2013.

Fontoj redakti