Mérk
Mérk (mErk) estas grandvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en subregiono Mátészalka.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 25 km²
- Loĝantaro: 2300
- Poŝtkodo: 4352
- Telefonprefikso: 44
Situo redakti
La grandvilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Mátészalka-Nagykároly, Crasna maldekstre preterfluas. Nagyecsed estas proksime. Nyíregyháza troviĝas je 62 km-oj.
Historio redakti
La unua mencio okazis en 1297. La bienoj longe apartenis al bienuloj de Transilvanio. La vilaĝo suferis de turkoj, de Habsburgoj, en 1717 de tataroj, en 1719 de pesto, en 1839 de incendio. En 1773 ŝvaboj alvenis.
Vidindaĵoj redakti
- romkatoloka Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Mérk) de 1884
- kalvinana preĝejo de 1914
- grekokatolika kapelo