Magyarszombatfa [madjarsombatfa] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Körmend. La loknomo estas hungare: hungara-sabato-vilaĝ'. La vilaĝo slovene estas Soboĉka.

Loĝdomo en Magyarszombatfa
Adminisrejo de Magyarszombatfa
Domo de argilisto en Magyarszombatfa
Jupa sonorilostablo en Gödörháza

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Magyarszombatfa estis limpasejo al Slovenio, la vilaĝeto havas flankovojojn al Őriszentpéter kaj Lenti.

Historio redakti

En 1919 la komunumo trovis sin ĉe la nova limo de SHS (serba-kroata-slovena unio). Post 1945 la fer-kurteno estis ne tro for, krome ankaŭ la jugoslavia limo estis forte kontrolita. La tero ne estis konvena por agraraj produktoj, sed estas bonkvalita argilo. Dum la historio ĉiam estis tie potfaristoj, ceramikistoj. En la vilaĝo estas muzeo pri potfarado, krome uzino pri ceramikaĵoj funkcias.

Proksima vilaĝo Gödörháza aliĝis al Magyarszombatfa. La komunumo estas parto de Nacia Parko Őrség kaj Hanság.

Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj estas libere traireblaj.

En Magyarszombatfa migra poŝto servas.

Komunumoj pri szombat (=sabato) en Hungara reĝlando redakti

Alsószombatfalva Bakonyszombathely Kisszombat Krassószombat
Magyarszombatfa Muraszombat Nagyszombat Pórszombat
Rimaszombat Szepesszombat Szombatfa Szombatfalva
Szombathely Szombati Szombatság Zalaszombatfa