Malfrostilokontraŭfrostaĵo estas kemia kombinaĵo kiu, miksita kun akvo, malaltigas ties frostopunkton, tiel la etilenglikolo, glicerino, metanoloizopropanolo.

Malfrostilo

La ĉefa celo estas malhelpi al glaciiĝanta akvo krevigi (per dilato) la ujon kiu entenas ĝin, aŭ ŝtopi la tubojn en kiuj ĝi fluas.

Veneneco redakti

La etilenglikolo uzata en la radiatoroj de motoroj estas venena. Ĝi kuntrenas ebrion, vomemon kaj komaton. Pro substancoj plej nocivaj produktoj en la hepato, sekvoj nefraj kaj koraj malordoj, tio, kio povas neprigi dializon.

Biogena kontraŭfrostaĵo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Biogena kontraŭfrostaĵo.

La nototenedoj (latine nototheniidae), fiŝoj vivantaj en la Antarkta Oceano, sekrecias malfrostilajn proteinojn, kiuj adheras al la glaciaj mikrokristaloj kiuj povas aperi en la sango, kaj malhelpas ilin kreski.