La Manila masakro (en angla: Manila massacre, en filipina lingvo: Pagpatay sa Maynila) estis malhumanaĵoj fifaritaj kontraŭ civiluloj de Filipinoj en la urbo Manilo, nome ĉefurbo de Filipinoj, fare de japanaj trupoj dum la Dua Mondmilito en la Batalo de Manilo (3a de februaro, 1945 – 3a de marto, 1945). La kombinita nombro de civiluloj mortintaj dum la Batalo de Manilo estis ĉirkaŭ 100 000. Japanaj fortoj fifaris amasmurdon kontraŭ filipinaj civiluloj dum la batalo.

Filipinaj virino kaj infano mortigita de la japanaj fortoj en Manilo.

Suferinte la atakon de pliiĝanta milita premo fare de usonaj fortoj kaj timante ĉu morton ĉu kapton, la atakitaj japanaj trupoj remetis sian koleron kaj frustradon kontraŭ la civiluloj kaptitaj en la interpafado, kaj fifaris multajn agojn de akra malhumaneco, kio poste estis konata kiel Manila masakro.[1] Masakroj okazis en lernejoj, hospitaloj kaj konventoj, kiel tiuj de Hospitalo San Juan de Dios, Lernejo Santa Rosa, Preĝejo Santo Domingo, Manila Katedralo, Preĝejo de Paco, Konvento de Sankta Paŭlo, kaj Preĝejo de Sankta Vincento de Paul.[2]

La Manila masakro estis unu el kelkaj gravaj militkrimoj fifaritaj de la Imperijapana Armeo, kiel ili estis juĝitaj de la postmilita milittribunalo. La japana komandanta generalo, nome Tomojuki Ĝamaŝita, kaj lia stabanestro Akira Mutō, estis akuzitaj kiel respondeculoj pri la masakro kaj pri aliaj militkrimoj en proceso kiu startis en oktobro 1945. Ĝamaŝita estis ekzekutita la 23an de februaro 1946 kaj Mutō la 23an de decembro 1948.

Notoj redakti

  1. Connaughton, R., Pimlott, J., kaj Anderson, D., 1995, The Battle for Manila, London: Bloomsbury Publishing, ISBN 0891415785 pp. 96, 107.
  2. Connaughton, R., Pimlott, J., kaj Anderson, D., 1995, p. 113.

Bibliografio redakti

  • Andrade, Dale. Luzon. The U.S. Army Campaigns of World War II. United States Army Center of Military History. CMH Pub 72-28.