Melissa Sue Anderson

Melissa Sue ANDERSON (26an de septembro, 1962) estas uson-kanada aktorino. Ŝi ekkarieris kiel infana aktorino post aperi en kelkaj komercaj reklamaĵoj en Los Angeles. Anderson famis pro sia rolo kiel Mary Ingalls en la televida serio de NBC nome Little House on the Prairie, en kiu ŝi stelulis el 1974 ĝis 1981. Ŝi estas konata ankaŭ pro siaj kunroloj, kiel Vivian en "Midnight Offerings" (1981), Ginny en "Happy Birthday to Me" (1981), kaj Alex en la programo de ABC Which Mother Is Mine? (1979).

Melissa Sue Anderson
Persona informo
Melissa Sue Anderson
Naskonomo Melissa Sue Anderson
Naskiĝo 26-an de septembro 1962 (1962-09-26) (61-jaraĝa)
en Berkeley
Lingvoj angla vd
Loĝloko Montrealo vd
Ŝtataneco UsonoKanado vd
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro • filmaktoro • voĉaktoro • televida produktoro vd
Aktiva dum 1972– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Anderson kun Lance Kerwin en la televidfilmo James at 15 (1977).

Anderson ŝtataniĝis en Kanado en 2007. En 2010, ŝi publikigis The Way I See It: A Look Back at My Life on Little House, nome membiografia rakonto pri siaj jaroj aktore en Little House on the Prairie.

Bibliografio redakti

  • Dye, David. Child and Youth Actors: Filmography of Their Entire Careers, 1914-1985. Jefferson, NC: McFarland & Co., 1988, p. 5-6.