La Moaba pasero (Passer moabiticus), kiel ties nomo sugestas, estas birdo de la familio de Paseredoj kaj plej tipa genro de paseroj, troviĝanta ĉe la Rivero Jordano, Morta Maro, kaj en Irako, Irano kaj okcidenta Afganio. Oni konstatis iam ties reprodukton en Kipro (1981/1982) sed probable estas formortinta de tie nun. Ĝi estas migranta specio aŭ ege disigema, kvankam la regulaj vintrejoj de tiu nomadema specio estas ankoraŭ nekonataj, escepte pri la orienta raso kiu vintras en Pakistano. Aroj de la nomiga okcidenta raso troviĝis en vintro ege sude en Mezoriento.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Moaba pasero
Moaba pasero, masklo en sudorienta Turkio
Moaba pasero, masklo en sudorienta Turkio
ino sube
ino sube
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paseredoj Passeridae
Genro: Passer
Specio: 'P. moabiticus'
Passer moabiticus
(Tristram, 1864)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustraĵo de paro fare de Joseph Wolf
Passer italiae

Ĝi estas malgranda 12–13 cm longa pasero kiu reproduktiĝas en sekaj malaltaj teroj kun iom da arbustaro, inklude tamarikon, kaj aliron al akvo. Ili konstruas neston en arbo, kie la ino demetas 4-7 ovojn.

La masklo de Moaba pasero havas tre rimarkindan kapobildon kun grizaj krono, nuko kaj eĉ pli malhele vangoj, kaj tre nigra mallarĝa antaŭtuko tra la gorĝareo bordita flanke je blanko. Krome estas pala superokula strio kiu nuanciĝas al sablokolora malantaŭe kaj tre malkutima flava makulo en kolflanko inter suba antaŭtuko kaj vango. Estas ankaŭ nigra traokula strio kaj subokule blankeca makulo kontrasta kun la malhelgriza vango. La supraj partoj estas ruĝecbrunaj el nigraj ŝultroj kaj grizaj en supra dorso kun nigra strieco; la subaj partoj estas helgrizaj. La kruroj estas ruĝecaj. La beko estas tre dika ĉebaze kaj nigra.

La ino estas kiel malgranda Dompasero, kun strieca bruna dorso, grizecaj kapo kaj vango (kun hela superokula strio inter ili) kaj sablokoloraj subaj partoj. Ŝi estas pli pala kaj malgrandbeka ol sia parenco, kaj foje montras la flavan makulon de la kolflankoj.

La orienta raso P. m. yatii estas pli sablokolora, kaj la masklo havas flavan nuancon en subaj partoj.

Tiu specio manĝas ĉefe semojn, kiel aliaj paseroj. La ĉirpa kanto similas al tiuj de la Dompasero kaj de la Hispana pasero, sed ĝi estas pli milda. La flugalvoko estas altatona ĉi-ŭit. Tiu specio estas ofte silentema.

Referencoj redakti

  • Clement, Peter. (1993) Finches and Sparrows: an Identification Guide. Princeton, New Jersey: Princeton University Press. ISBN 0-691-03424-9.
  • Summers-Smith, J. Denis. (1988) The Sparrows, ilustratata de Robert Gillmor, Calton, Staffs, England: T. & A. D. Poyser. ISBN 0-85661-048-8.

Eksteraj ligiloj redakti