Movado de Civitanoj (Francio)

eksa partio en Francio

La Movado De Civitanoj (franclingve "Mouvement des citoyens" aŭ "MDC") estis politika partio kunfondita en 1993 de Jean-Pierre Chevènement kaj Bertrand Dutheil de La Rochère sur la bazo de Centro por Studoj, Esploroj kaj Socialista Edukado (Francio) (CERES), unu el la kampoj en la fondo de la Socialista Partio okaze de la Kongreso de Épinay en 1971. La "Junula Maldekstro" poste la "Junula Respublikana Maldekstro" estis la sinsekvaj junularaj movadoj de MDC.

Movado De Civitanoj (Francio)
Mouvement des citoyens
Emblemo de Movado De Civitanoj (Francio)
partio
Lando  Francio
Lasta prezidanto Georges Sarre
Fondiĝo 1-2-an de majo 1993
Ĉefa sidejo 9, rue du Faubourg-Poissonnière
75009 Parizo
Koloro(j) ruĝa, blua
Ideologio Maldekstra respublikismo, Suverenanismo, Demokrata socialismo
vdr
Jean-Pierre Chevènement

En januaro 2003, Jean-Pierre Chevènement fondis novan partion, la Respublikana kaj Civitana Movado (MRC).

Historio redakti

MDC estis fondita post la Golfa Milito, la membroj de CERES estis kontraŭ la pozicio de la Socialista Partio okaze de la konflikto ; kaj antaŭ la referendumo pri la Traktato de Mastriĥto. Ĝia simbolo estis ĉerizo, alude al la kanzono La tempo de ĉerizoj.

En la eŭropaj balotoj de 1994, la listo « L'autre politique » (esperantlingve "la alia politiko") kondukita de Jean-Pierre Chevènement akiris 2,54 % da (494 986 voĉoj).

En la deputitaj balotoj de 1997, MDC partoprenis en la « gauche plurielle » (esperantlingve "la plura maldesktro") kaj gajnis sep seĝojn (Jacques Desallangre, Roland Carraz, Michel Suchod, Jean-Pierre Michel, Georges Sarre, Pierre Carassus, Jean-Pierre Chevènement) kaj parenciĝinto (Gérard Saumade), liu sidis en la frakcio "RCV". Pluraj socialistaj deputitoj poste aliĝis al MDC (Jean-Pierre Pernot, Bernard Seŭ). Jean-Pierre Chevènement estis nomumita ministro pri enlandaj aferoj de la registaro de Lionel Jospin.

Post sia demisio el la registaro en aŭgusto 2000 sekve de diverĝo de Jospin pri la korsika temo, Jean-Pierre Chevènement kandidatiĝis por la prezidanta baloto de la 21-a de aprilo 2002 kiel kandidato de la Respublikana Poluso (Francio) (Kuniĝo de respublikanoj el diversaj partioj). Li gajnis nur 5,33 % da 1 518 528 voĉoj.

La 12-an de majo 2002, post la prezidanta baloto, MDC malfondiĝis por pli bone partopreni en la deputitaj balotoj de 2002. Fine ĝi gajnis neniun seĝon en tiuj balotoj.

Tiu malvenko estigis disiĝon de la Respublikana Poluso kaj eliron de multaj aktivuloj de eksa MDC al la Asocio por Respublikana Maldekstro (AGR), ĉirkaŭ la eksa deputito Jean-Pierre Michel kaj fondis la Nacia Kunordigo de la Respublikana Maldekstro.

En januaro 2003, la Respublika kaj Civitana Movado (Francio) estis fondita : ĝiaj plejmultaj membroj estis membroj de MDC kaj do volas esti ĝia daŭriganto en la Respublikana Poluso (Francio).

Naciaj estraroj de MDC redakti

Listo de prezidantoj de MDC
1992-1993 : Max Gallo
1993-2001 : Jean-Pierre Chevènement
2001-2002 : Georges Sarre
Listo de ĉefsekretarioj de MDC
1992-1995 : Jean-Luc Laurent
1995-1998 : Michel Suchod
1998-2002 : Paul Loridant

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti