Nigrabrusta koturno

La Nigrabrusta koturno (Coturnix coromandelica) estas specio de koturno (el la birda familio de Fazanedoj) troviĝanta en Suda Azio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrabrusta koturno
Nigrabrusta koturno, masklo
Nigrabrusta koturno, masklo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Coturnix
Specio: C. coromandelica
Coturnix coromandelica
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Distribuado redakti

Herbejoj, terkultivejoj kaj arbustaroj en la valo de Induso de centra Barato, Pakistano, la ebenaĵoj de Gango, kaj partoj de duoninsula kontinenta Barato. Vidata ĉefe vintre pli sude.

Identigo redakti

Ne havas striecon en duarangaj. Masklo havas nigran brustomakulon (kio nomigas la specion) kontraste kun blankeca ventro kaj distingan kapobildon blankanigran konsistan je malhela traokula strio kaj superokula kaj subokula helaj strioj, krom malhela subkrona strio; la gorĝareo estas blankeca kun nigrecaj markoj kaj suba bordo. La supraj partoj estas pli brunaj. La ino estas malfacile separebla el ino de Komuna koturno kaj de Japana koturno sed la punktoj de la brusto estas pli fajnaj.

La alvoko estas metaleca ĉrink-ĉrink, konstante ripetata matene kaj vespere, kaj dum la reprodukta sezono ankaŭ dum nokto. Ĝi estas tre nekofuzeble distinga el la alvoko de la Komuna griza koturno. [1][2]

Reproduktado redakti

  • Sezono: ĝenerale marto al oktobro, sed ĉefe post la komenco de la sudokcidenta musono en junio.
  • Nesto: la ino ovodemetas en skrapaĵo grunda, foje en malfermo ĉe Euphorbia aŭ simila arbusto. Ovoj - 6 al 8, similaj al tiuj de la Griza koturno sed pli malgranda. Nur la ino kovas.

Cititaj referencoj redakti

  1. Rasmussen, P.C. and J. C. Anderton 2005. Birds of South Asia. The Ripley Guide. Smithsonian Institution and Lynx Edicions.
  2. Ali, Salim; J. C. Daniel. (1983) The book of Indian Birds, Twelfth Centenary edition. Bombay Natural History Society/Oxford University Press.

Aliaj referencoj redakti