Normana arĥitektura stilo

La normana arĥitektura stilo estas arta epoko de la arĥitektura historio en Anglujo. Ĝi estas la tiea variaĵo de la eŭropa romaniko.

La normana arĥitekturo anstataŭis en la historia evoluo de la anglaj konstrustiloj la antaŭromanikan anglosaksan arĥitekturon kaj estis sekvata de la unua ŝtupo de gotika arĥitekturo en Anglujo, la angla frugotiko.

Historia evoluo redakti

La normana arĥitekturo en Anglujo komenciĝis mallonge post la konkero de la insulo fare de Vilhelmo la 1-a (1066–87) en la jaro 1066. Li importis el Normandio (Normandujo) la tiean konstrumanieron al Anglujo, kiu tie nomiĝas romaniko. Normanaj influoj tamen okazis tamen jam antaŭ la konkero, nome ekde proksimume 1050 ĝis 1065 je la novkonstruo de la abatejo Westminster fare de Eduardo la Konfesanto (saksonormana miksostilo). Li jam konis tiun ĉi arĥitekturan stilon, ĉar li longan tempon estis vivinta kiel rifuĝinto en Normandujo.

La grandaj romanikaj preĝejoj de Jumièges (1037–1067), la abatopreĝejo sur la Monto Sankta Mikaelo (1024–84) kaj Sankta Triunuo kaj Sankta Stefano en Caen (ekkonstruoj en 1062 kaj 1064) montras similajn formojn, kiaj aperis malmulte pli malfrue en konkerita Anglujo.

La konkero de Anglujo fare de la Normanoj en 1066 ankaŭ kaŭzis normanigon de socio kaj eklezio kaj per tio ankaŭ tiun de la arĥitekturo. la normana potencokupo sin montris komence ĉe fortikaĵoj kaj kasteloj, pli malfrue ĉe abataj kaj episkopaj preĝejoj. Preskaŭ ĉiuj gravaj preĝejoj estis novkonstruataj, la tutan landon plenumis normana konstruado. Monaĥejoj, abatejoj, preĝejoj kaj katedraloj, kasteloj kaj fortigaĵoj estis novkontruataj aŭ entute nur fondataj.

Literaturo redakti

  • Bilson, J.: Durham cathedral and the cronology of its vaults, Archeol. Journal 79, 1929
  • Clapham, A. W.: English Romanesque Architecture after the conquest. Oksfordo 1934
  • Clifton-Taylor, A.: The Cathedrals of England. Londono 1967
  • Cook, G. H.: The English Cathedrals through the Centuries. Londono 1957
  • Escher, K.: Englische Kathedralen. Zuriko 1929
  • Lexikon der Weltarchitektur. De Pevsner, Nikolaus / John Fleming / Hugh Honour [1966]. Munkeno 1971.
  • Rieger, R.: Studien zur mittelalterlichen Architektur Englands. En: Wiener Kunstwiss. Blätter, Jg. 2, 1953
  • Short, Ernest H.: Norman Architecture in England, 2005
  • Spengler, Dietmar: Die anglo-normannischen Kirchen. Referat im HS SS 1980, Kolonjo (nepblikigita)
  • Webb, G.: Architecture in Britain: The Middle Ages (Pelican History of Art), Londono 1956
  • Fischer, U.: Stadtgestalt im Zeichen der Eroberung: Englische Kathedralstädte in frühnormannischer Zeit (1066-1135), 2011. ISBN 978-3412332051

Vidu ankaŭ redakti