Obelisko de Aksumo

La Obelisko de Aksumo estas 1700-jara 24-metra granita obelisko, tajlita dum 4-a jarcento p.K. de la aksumidoj, antikvaj etiopiaj popoloj. Ĝi pezas 178 tunojn, havas ornamaĵojn ĉiuflanke kaj unuflanke ŝajnpordon. Ĝi servis por la sundio (diino?).

Obelisko de Aksumo
obeliskosteleo
Estiĝo 300
Lando Etiopio vd
Situo Aksumo
Situo
Geografia situo 14° 7′ 56″ N, 38° 43′ 11″ O (mapo)14.13216666666738.719666666667Koordinatoj: 14° 7′ 56″ N, 38° 43′ 11″ O (mapo)
Obelisko de Aksumo (Etiopio)
Obelisko de Aksumo (Etiopio)
DEC
Obelisko de Aksumo
Obelisko de Aksumo
Situo de Obelisko de Aksumo
Map
Obelisko de Aksumo
Parto de Northern Stelae Field vd
vdr

Ĝi estis prenita el la urbo de Aksumo de la itala armeo en 1937, dum la regado de Mussolini kaj metita en Romo antaŭ la Ministrejo de Itala Afriko (poste ĉefsidejo de UN-a Nutrada kaj Agrikultura Organizo). La obelisko estis tiam forgesita, dispecigita kaj kuŝis en la tero. Tiun ĉi partojn de la obelisko liveris, ŝtelis Italio je datreveno pri enpotenciĝo de la Duĉe.

Reliverado en 2005 redakti

Laŭ la Pariza Kontrakto de 1947, oni devintus jam redoni la obeliskon, sed tion obstaklis politikaj, enlandaj konfliktoj.

Post jaroj, la itala estraro konsentas redoni ĝin al Etiopio. La unua parto de la obelisko revenis al Etiopio, Aksumo la 19-an de aprilo en 2005, per ukrainia Antonov An-124-a flugmaŝino. Tiu parto pezas 55 tunojn kaj tio estas la plej peza objekto, kiun oni iam liveris en la aero. La liverado kostis en 2005 ĉ. 6 milionojn da eŭroj.

La 10-an de septembro 2008, dum la finaj festoj celebrantaj la Etiopian jarmilon, ĝi estis solene restarigita. La operaco de ties revenigado, restaŭrado kaj restarigo kostis du milionojn da eŭroj kaj estis administrita de UNESKO.[1][2]

Multaj timas, ke la afero iĝas precedento, kiu instigas Egiption kaj Etiopion repeti pliajn kolonojn kaj artaĵojn.

Referencoj redakti