La Odo al Ĝojo estas poemo de la germano Friedrich Schiller. Oni konas ĝin plejparte ĉar ĝi estas la teksto de la ĥoroj en la kvara movimento el la Betovena Naŭa Simfonio. Tiu odo honoras la homan fratecon, ĝoje repacigita kun la Dio kreinto. Tiel, plibonamonde Dio rekompencos siajn kreitojn:

[Ode] an die Freude
himno
Aŭtoroj
Aŭtoro Friedrich Schiller
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1786
Ĝenro odo
vdr
Suferu por pli bona mondo!
Tie supre, trans la stelvolbo,
Vin rekompensos potenca Dio.

La instrumenta prezento de tiu movimento estis elektita en 1972 de la Eŭropa Konsilio por esti la Eŭropa himno kaj en 1985 ĝi fariĝis ankaŭ himno de la Eŭropa Unio. Tamen, pro lingvaj problemoj neniu oficiala teksto akceptiĝis kun la muziko. Herbert von Karajan verkis tri adaptojn de la komponaĵo: unu por piano, unu por blovinstrumentoj, kaj unu por simfonia orkestro. Per eŭropa civitana iniciato, lanĉita la 1-an de aprilo 2012, Eŭropa Esperanto-Unio submetis al la Eŭropa Komisiono proponon de komuna teksto en esperanto kiel neŭtrala lingvo.[1]

La teksto redakti

Originala teksto

La teksto kantata en la Naŭa Simfonio malsimilas iomete la version de Schiller. Sube la vortoj aldonitaj de Betoveno estas skribitaj kursive.

O Freunde, nicht diese Töne!
Sondern laßt uns angenehmere
anstimmen und freudenvollere.
Freude!
Freude, schöner Götterfunken
Tochter aus Elysium,
Wir betreten feuertrunken,
Himmlische, dein Heiligtum!
Deine Zauber binden wieder
Was die Mode streng geteilt;
Alle Menschen werden Brüder,
(unua versio de Schiller :
Was der Mode Schwert geteilt;
Bettler werden Fürstenbrüder,)
Wo dein sanfter Flügel weilt.
Wem der große Wurf gelungen,
Eines Freundes Freund zu sein;
Wer ein holdes Weib errungen,
Mische seinen Jubel ein!
Ja, wer auch nur eine Seele
Sein nennt auf dem Erdenrund!
Und wer's nie gekonnt, der stehle
Weinend sich aus diesem Bund!
Freude trinken alle Wesen
An den Brüsten der Natur;
Alle Guten, alle Bösen
Folgen ihrer Rosenspur.
Küsse gab sie uns und Reben,
Einen Freund, geprüft im Tod;
Wollust ward dem Wurm gegeben,
und der Cherub steht vor Gott.
Froh, wie seine Sonnen fliegen
Durch des Himmels prächt'gen Plan,
Laufet, Brüder, eure Bahn,
Freudig, wie ein Held zum Siegen.
Seid umschlungen, Millionen!
Diesen Kuß der ganzen Welt!
Brüder, über'm Sternenzelt
Muß ein lieber Vater wohnen.
Ihr stürzt nieder, Millionen?
Ahnest du den Schöpfer, Welt?
Such' ihn über'm Sternenzelt!
Über Sternen muß er wohnen.
La fina parto rekantas :
Freude, schöner Götterfunken
Tochter aus Elysium/
Seid umschlungen, Millionen!
Diesen Kuß der ganzen Welt!
Esperanta traduko

Traduko de la kanto farita far Kálmán Kalocsay, estas legebla sube.

 
Paĝo el la originala manuskripto de Beethoven kiu donis muzikon por la vortoj de Schiller.
Ĝoj'! Fajrero belradia!
Elizea di-filin'!
fajrebrie ni al via
templo iras, preĝi vin.
Ĉesu, de vi sorĉligate
de l' rigora mod' la ŝir',
ĉiuj homoj sentas frate,
se vi ŝirmas per flugil'.

Ĥoro:

Jen brakumoj al milmiloj,
Jen ĉi kis' al tuta mond'!
Fratoj! super stela rond'
loĝas patro por ni, filoj!
Se la granda ĵet' bontrafis
kaj amikon gajnis vi,
se virina am' vin ravis:
Vin enmiksu kun ĝojkri'!
Jes, se eĉ nur unu koro
estas via en la mond'!
Kaj se ne — do vin kun ploro
ŝtelu for el nia rond'.

Ĥoro:

Ĉiu sub ĉielo glata
donu sin al simpati',
al la steloj gvidas ĝi,
kie tronas Nekonata.
Ĉiu sur la brust' Natura
suĉas sukon de la ĝoj'
kor' malbona, koro pura
sekvas ŝin laŭ roza voj'.
Ŝi vinberojn, kisojn donas
kaj amikon sen pridub',
en volupt' la vermo dronas,
vidas Dion la kerub'.

Ĥoro:

Ĉu genuas vi, milmiloj?
Vi kreinton sentas, mond'?
Serĉu super stela rond',
loĝas Li trans astro-briloj!
En eterno de l' Naturo
Ĝojo estas la risort'.
En la mondhorloĝ' por kuro
radojn pelas ŝia fort'.
Ŝi el ĝermoj logas berojn,
sunojn regas ŝia gvid'
Ŝi tra l' spaco rulas sferojn
trans la astronoma vid'.

Ĥoro:

Kiel sur la pompaj vojoj
sunoj sur la firmament',
gaje marŝu, frata gent',
kiel venki la herooj!
Esploriston ŝi alrid'as
el la fajrspegul' de l' Ver',
sur krutaĵ' de l' Virto gvidas
ŝi la homon de toler',
sur Kred-Monto sunobrila
flirtas ŝia flag' el or',
ŝin tra l' fendo ĉerk-kovrila
vidas ni en anĝel-ĥor'.

Ĥoro:

Ho toleron, paciencon,
fratoj, por pli bona mond'!
Donos super stela rond'
granda Dio rekompencon!
Ĉu pripagi diojn? Vanto!
Ĉu simili? Bela pen'!
Venu ĝoji kun ĝojanto
la mizero, la ĉagren'.
Venĝ'? Kolero? En forgeson!
Jen pardon' al malamik'!
Liaj larmoj havu ĉeson,
lin ne boru pento-pik'.

Ĥoro:

En ŝuldlibroj plu nenio!
Mondon regu harmoni'!
Fratoj! Kiel juĝis vi,
tiel juĝos pri vi Dio!
Ĝojo ŝaŭmas en pokaloj,
en orsango de l' vinber',
mildon trinkas kanibaloj,
heroecon malesper'.
Se rondiras la botelo,
fratoj, saltu el la sid',
ŝprucu ŝaŭmo al ĉielo:
Jen ĉi glas', por Bon-Spirit'!

Ĥoro:

Himnas Lin abismo stela,
sera far' kun glora cit'.
Jen ĉi glas' por Bon-Spirit',
supre, trans la tend' ĉiela!
En suferoj: firma forto,
al senhelpaj: ŝirma brust',
eternec' al ĵura vorto,
eĉ al malamiko: just'.
Virfiero kontraŭ tronoj,
kvankam sangon kostu spit',
al merito estu kronoj,
kaj pereo al insid'!

Ĥoro:

Fermu vin en sankta rondo,
Ĵuru do kun glaso-lev',
pri l' fidelo al la Dev',
je l' Reganto de l' Stel-Mondo!

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti