On the Tendency of Species to form Varieties; and on the Perpetuation of Varieties and Species by Natural Means of Selection

scienca artikolo

On the Tendency of Species to form Varieties; and on the Perpetuation of Varieties and Species by Natural Means of Selection estas la titolo de gazeta artikolo, kiu enhavas la rezultojn el la kuna prezentado de du sciencaj artikoloj al la Linea Societo de Londono la 1an de julio 1858: nome On The Tendency of Varieties to Depart Indefinitely from the Original Type fare de Alfred Russel Wallace kaj la resumo Extract from an unpublished Work on Species fare de Charles Darwin pri sia Essay de 1844. La artikolo inkludas ankaŭ Abstract of a Letter (resumo de letero) de Darwin al Asa Gray, kaj enkondukan leteron de Joseph Dalton Hooker kaj Charles Lyell. La artikolo estis la unua anonco de la teorio de Darwin plus Wallace pri evoluismo pere de natura selekto; kaj aperis presita la 20an de aŭgusto 1858. La prezentado de tiuj artikoloj kondukis Darwin verki "resumon" de sia "granda libro" pri Natural Selection. Tiu estis publikigita en novembro 1859 kiel On the Origin of Species.

On the Tendency of Species to form Varieties; and on the Perpetuation of Varieties and Species by Natural Means of Selection
artikolo en akademia revuo • scienca artikolo
Aŭtoroj
Aŭtoro Charles Darwin, Alfred Russel Wallace
Lingvoj
Lingvo brita angla lingvo
Eldonado
Eldondato aŭgusto 1858
Eldonejo Oxford University Press
vdr