Ordinara agrostemo

Ordinara agrostemo (Agrostemma githago), estas plantospecio, el la genro agrostemo ene de la familio de la Kariofilacoj (Caryophyllaceae) . Ĝi hejmiĝas en la mediteranea regiono. Kiel trudherbo, kiu pro la moderna agrokulturo fariĝis en Mezeŭropa minacata planto. Ĝi estas kuracplanto.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
ordinara agrostemo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Karifilaloj Caryophyllales
Familio: Karifilacoj Caryophyllaceae
Genro: Agrostemo’’ Agrostemma
Specio: A. githago
Agrostemma githago
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
floro de la flanko
 
floro
 
semoj

Habitato kaj folio redakti

La agrostemo ordinara estas unujara herba planto kaj atingas kreskoalton de plej ofte 60 ĝis 90 cm. La spindelforma pivotradiko povas fariĝi ĝis 90 cm longa. La supregrundaj plantpartoj estas alpresitaj kun vilaj kaj peltaj haroj. La rekta tigo, se entute, tiam nur en la supra parto havas branĉojn, kelkfoje kelkajn flanktigojn.

La folioj estas kontraŭstarantaj. La simpla foliplato estas 4 ĝis 13 cm longa kaj 2 ĝis 10 mm larĝa. Ĝi estas linia aŭ mallarĝe lanceta kaj havas iomete kunkreskintan bazon kaj pintan finon.

Generativaj karakterizaĵoj redakti

La flortempo estas de junio ĝis aŭgusto. la pedunkloj (flortigoj) estas tre longaj. La plej ofte duseksaj floroj estas radiosimetriaj kaj kvinnombraj kun duobla involukro. la kvin 3 ĝis 6 cm longaj sepaloj estas kunkreskintaj al 1,2 ĝis 1,5 cm longa vilhara flortubo kaj la sepaloj estas pli longaj ol la petaloj. La kvin 3 ĝis 3,6 cm longaj petaloj estas blankaj, mallarĝe kojnformaj, najlitaj kaj la purpurviolaj ĝis rozeaj inverse ovformaj koloraj langoj havas iom rondigitajn suprajn finojn. Ne ekzistas flanka krono. La dek stamenoj speras la florkorolon. La ovario konsistas el unu kamero. La kvin haraj pistiloj superas la florkorolon.

Inter julio kaj septembro la fruktoj maturiĝas. La ovforma, septa kapsulfrukto malfermiĝas kun kvin dentoj kaj enhavas multajn semojn. La nigra semo estas 2,5 ĝis 3 mm longa.

La kromozomnombro estas 2n = 24 aŭ 48.

Ekologio redakti

La ordinara agrostemo estas unujara planto kiu elĝermas kaj travintrumas kiel ĝermplanto kaj formortas post la florado kaj fruktado inter julio kaj septembro. Kiel agra trudherbo ĝi alkutimiĝis ideale en la grenkampo. La folicaj sepaloj superas la grenon. La semoj fariĝas liberaj dum draŝado.

Polenantoj estas tagaj papilioj.

La disvastigado dependas de la homo (hemeroĥorio).

Veneneco redakti

Ĉiuj plantpartoj estas tre venenaj. Pro ilia veneneco la planto estis „timata trudherbo sur agroj“. Hodiaŭ venenado de homoj apenaŭ okazas ĉar la grensemo estas bone purigata, krome la planto apenaŭ povas supervivi pro herbicido.

Ĉefaj enhavosubstancoj estas saponinoj kiaj gitagino kaj ties aglikono gitagenino, krome agrostea acido.

Taksonomio redakti

La unua priskribo de Agrostemma githago okazis en la jaro 1753 fare de Carl von Linné en Species Plantarum, 1, p. 435.[1] Sinonimo por Agrostemma githago L. estas Lychnis githago (L.) SCOP.[2]

Historiaj ilustraĵoj redakti

Referencoj redakti

  1. unua priskribo de Lineo, skanita ĉe biodiversitylibrary.org.
  2. Ordinara agrostemo ĉe Tropicos.org. Missouri Botanical Garden, St. Louis

Literaturo redakti

  • Lu Dequan, Magnus Lidén, Bengt Oxelman: Agrostemma.: Agrostemma githago, S. 100 - textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Wu Zhengyi, Peter H. Raven & Deyuan Hong (Hrsg.): Flora of China, Volume 6 – Caryophyllaceae through Lardizabalaceae, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis, 2001 ISBN 1-930723-05-9
  • John W. Thieret: Agrostemma.: Agrostemma githago - textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Flora of North America Editorial Committee (Hrsg.): Flora of North America North of Mexico, Volume 5 – Magnoliophyta: Caryophyllidae, part 2, Oxford University Press, New York und Oxford, 2005. ISBN 0-19-522211-3:
  • Ruprecht Düll, Herfried Kutzelnigg: Taschenlexikon der Pflanzen Deutschlands und angrenzender Länder. Die häufigsten mitteleuropäischen Arten im Porträt. 7., korrigierte und erweiterte Auflage. Quelle & Meyer, Wiebelsheim 2011.
  • Lutz Roth, Max Daunderer, Kurt Kormann: Giftpflanzen – Pflanzengifte. Vorkommen, Wirkung, Therapie, allergische und phototoxische Reaktionen. Mit Sonderteil über Gifttiere. 6., überarbeitete Auflage, Sonderausgabe. Nikol, Hamburg 2012, ISBN 978-3-86820-009-6.
  • A. W. M. van Hasselt. Allgemeine Giftlehre und die Gifte des Pflanzenreichs. Nach der 2. Aufl. aus dem Holländischen frei bearbeitet und mit Zusätzen versehen von J. B. Henkel. Braunschweig 1862, S. 469–471.
  • Louis Lewin: Gifte und Vergiftungen. 6. Aufl. Berlin 1928, S. 649–650. (Reprint Heidelberg: Haug 1992.)

Eksteraj ligiloj redakti