Polypedates leucomystax estas specio de la familio de Rakoforedoj de ranaj amfibioj. Ĝi estas konata laŭ nombraj komunaj nomoj, kiaj ordinara arborano, kvar-linia arborano, ora arborano[1]stria arborano. Multaj iamaj fakuloj unuigis ĝin kun la ordinara hindia arborano en P. maculatus (aŭ Rhacophorus maculatus, ĉar ĝi estis ofta iame), sed nuntempe ili estas ĝenerale konsiderataj diferencaj specioj. En sia indiĝena teritorio, ĝi estas ankaŭ nomata "blankalipa arborano", sed tiu nomo estas aplikata ankaŭ al specio de veraj arboranoj (nome familio Hiledoj).

Polyp leucom M 050408 041 ipb.jpg
Polyp leucom M 050408 041 ipb

Polypedates leucomystax ne estas konsiderata minacata specio fare de la IUCN.[2] Ĝi estas fakte specikomplekso kiu enhavas variajn kriptospeciojn ene de ĝi.

Teritorio redakti

Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, Brunejo, Kamboĝo, Ĉinio, Barato, Indonezio, Laoso, Malajzio, Birmo, Nepalo, Filipinoj, Singapuro, Tajlando, Vjetnamio, kaj eble Butano. Ĝi estis enmetita en Japanion.

Referencoj redakti

  1. "Golden Tree Frog (Polypedates leucomystax)". amphibiancare. 31a de Oktobro, 2009. [1] Alirita la 16an de Marto, 2017.
  2. Diesmos, A., et al. (2004). Polypedates leucomystax. In: IUCN 2013. IUCN Red List of Threatened Species. Version 2013.2. www.iucnredlist.org Arkivita el 27a de Junio, 2014, ĉe Wayback Machine. Elŝutita la 01a de Decembro 2013. [2] Alirita la 16an de Marto 2017.

Eksteraj ligiloj redakti