Otto Pérez Molina

prezidento de Gvatemalo (2012–2015)

Otto Fernando PÉREZ Molina (n. la 1-an de decembro 1950[1]) estas gvatemala politikisto, emerita armea oficiro, kaj de 2012 ĝis 2015 Prezidento de Gvatemalo. Fondinto (2001) de la Patriota Partio, li kandidatis por la prezidenteco sub tiu partio en 2007 nesukcese, kaj en 2011 sukcese. Antaŭ ol aktiviĝi en politiko, li servis kiel armea spionestro, kiel prezidenta stabestro sub prezidento Ramiro de León Carpio, kaj kiel la ĉefa reprezentanto de la armeo por la Gvatemala Packonkordo[2].

Otto Pérez Molina
Persona informo
Otto Pérez Molina
Naskonomo Otto Fernando Pérez Molina
Naskiĝo 1-an de decembro 1950 (1950-12-01) (73-jaraĝa)
en Gvatemalurbo
Religio katolikismo vd
Lingvoj vd
Ŝtataneco Gvatemalo vd
Alma mater Instituto de la Okcidenta Hemisfero por la Kunlaborado en Sekureco • Inter-American Defense College vd
Partio Partio Patriota vd
Subskribo Otto Pérez Molina
Familio
Edz(in)o Rosa Leal de Pérez vd
Infanoj Otto Pérez Leal vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva dum 1966– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Otto Pérez Molina ĉe Monda Ekonomia Forumo, 2013

Je la 2-an de septembro 2015, akuzite pri korupteco, kaj senigite je sia persekut-imuneco unu tagon pli frue, Pérez demisiis.[3][4] La 3-an de septembro 2015 li arestiĝis.[5] Prezidentiĝis Alejandro Maldonado.

Notoj redakti

  1. Otto Pérez Molina Arkivigite je 2014-02-22 per la retarkivo Wayback Machine, elperiodico.com.gt hispane
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-01-02. Alirita 2015-09-08.
  3. Malkin, Elisabeth, "President Otto Pérez Molina Is Stripped of Immunity in Guatemala", 1 September 2015.
  4. "Guatemala President Resigns Amid Corruption Probe", The New York Times, 3 September 2015.
  5. "Otto Pérez Molina out as Guatemala's President, jailed", CNN, 3 September 2015.