Pál Neményi [nemEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Neményi Pál estis hungardevena usona fizikisto, matematikisto. Lia plena nomo estis en Usono Paul Felix Nemenyi.

Pál Neményi
Persona informo
Naskonomo Neményi Pál
Naskiĝo la  5-an de junio 1895(nun 1895-06-05)
en Hungario Fiume (eksterteriotoria parto de Hungara reĝlando)
Morto la 1-an de marto 1952
en Usono Vaŝingtono (Usono)
Mortokialo korinfarkto
Ŝtataneco HungarioUsono
Alma mater Teknologia Universitato Berlino
Familio
Infanoj Bobby Fischer • Peter Nemenyi
Okupo
Okupo fizikisto • matematikisto • universitata instruisto
vdr

Pál Neményi[1] naskiĝis la 5-an de junio 1895 (laŭ alia informo la naskiĝtago estas la 6-a) en Fiume (eksterteriotoria parto de Hungara reĝlando, nuntempa Rijeka en Kroatio), li mortis la 1-an de marto 1952 en Vaŝingtono (Usono).

Biografio redakti

Pál Neményi devenis el riĉa juda familio. Li komence lernis en sia naskiĝurbo, sed li maturiĝis en Budapeŝto. Li aĝis 17, kiam li estis la unua en tutlanda matematika konkurso. Li akiris sian doktorecon el matematiko en Berlino en 1922 kaj prelegis pri fluidodinamiko en la Teknologia Universitato Berlino. En 1926 li edziĝis, en la sekva jaro filo naskiĝis. En la fruaj 1930-aj jaroj li publikigis lernolibron pri matematika mekaniko kiu iĝis postulata en la germanaj universitatoj. Depost la nazioj prenis la potencon, li devis rifuĝi al Kopenhago, kie li trovis labororlokon por tempo. Antaŭ la 2-a mondmilito li translokiĝis al Vaŝingtono kaj partoprenis en hidraŭlika esplorado ĉe la Universitato de Iovao. Iom poste li havis postenojn en aliaj universitatoj. Pro ekstergeedza kontakto naskiĝis tiutempe mondfama ŝakisto Bobby Fischer. Pál Neményi estis protektanto de bestoj, li rifuzis uzi io ajn faritajn el lanoj. Li aperis ĉie sen kravato malelegante kaj li opiniis, ke en libera ŝtato oni aprezu la homojn laŭ siaj internaj valoroj kaj ne sia ekstera aspekto.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Vasbetonszerkezetek (1928)
  • Die nordischen Wasserkräfte: Ausbau und wirtschaftliche Ausnutzung (1930)
  • Wasserbauliche Strömungslehre (1933)
  • Relation of the Statistical Theory of Turbulence to Hydraulics (1940)
  • Some Geometric Properties of Plane Gas Flow (1948)
  • The Main Concepts and Ideas of Fluid Dynamics in their Historical Development (1962)

Fontoj redakti

Referencoj redakti