Peltasto (πελταστής derivita de πέλτη ְ(pelta) kiu estas la nomo de ŝildo en formo de duona luno) estas la nomo de la mez-armita infanteria soldato en la armeoj de antikva Grekio. Ilia nomo venas de la rondoforma ŝildo, el ligno nomata pelta. Origine en la tempo de arkaika Grekio, sed nur dum la Peloponeza milito ĉi tiu korpuso ekfloris. La fama atena generalo Ifikrato sukcesis venki la faman spartan falangon per tiu ĉi militistaro.

Peltasto kun tipa armilaro.

Armilaro kaj taktikoj redakti

La peltastoj estis kutime armitaj per mezlongaj glavoj, ĵetlancoj kaj aliaj ĵetiloj. Por sia defendo ili havis ŝildon kaj kaskon. Kontraŭ solidaj strukturoj kiel la falangoj, la peltastoj batalis en disa aro, provante manovri ilin en formo de flugilo. Kontraŭ pli malpezaj fortoj ol ili, ili povus batali en pli solida formacio. Peltastoj estis tre fleksebla forto, taŭga por iu ajn grundo (male al la falango kiu disfalus sur monta grundo). Peltastoj homekipis la garnizonon en fortikaĵoj, servis sur batalŝipoj kaj sturmis militŝipojn de la malamiko kaj pli. La servo en tiu ĉi korpuso bezonis konsiderindan kuraĝon, ĉar kontraste al hoplito protektita per 30 funtoj da metalo, peltasto estis relative elmontrita kaj lia maniero de batalado sendispute estis pli danĝera. Tial, la plej granda parto de la peltastoj estis dungitoj aŭ malriĉaj civitanoj, kiuj ne povis financi la armilarojn de la hoplito.

Origino redakti

La plej multaj el la peltastoj estis solduloj kaj komence de la greka milithistorio, la plej granda parto de ili venis de Trakio. Oni scias, ke la bonegaj peltastoj de la agriana tribo faris decidan kontribuon al la venko de Aleksandro la Granda ĉe la Batalo de Gaŭgamelo kaj aliaj bataloj ligitaj kun la rompo de la klasikaj Polisoj.

Vidu ankaŭ redakti

  • Greka militado en antikveco

Eksteraj ligiloj redakti