Philipp Frankfurter

germana verkisto

Philipp FRANKFURTER (naskiĝinta en 1450, mortinta en 1511) estis aŭstra poeto el Vieno.

Philipp Frankfurter
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1450 (1450-01-01)
Morto 1-an de januaro 1511 (1511-01-01) (61-jaraĝa)
Lingvoj germana vd
Profesio
Okupo verkisto vd
Aktiva en Vieno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Frankfurter estis kolektinta (satirajn) rakontojn koncerne la originalan pastron de Kalenberg, kiujn li per kadrorakonto en versoj plibeligis kaj eldonis sub la titolo Des pfaffen geschicht und histori vom Kalenberg[1]

Historia fonpersono taksitis longtempe Weigand von Theben, kiu agadis ĉ. la jaro 1330 en la vilaĝo Kahlenbergerdorf (hodiaŭ parto de la 19-a viena urbodistrikto). Sed tio evidentiĝis eraro. La veran nomon Gundacker von Thernberg trovis Ladislaus Sunthaym jam en 1486/1501. Kaj Weigand estis simpla invento de la humanisto Wolfgang Lazius.[2] Von Thernberg paroĥestris en Kahlenbergerdorf inter 1339 kaj 1355 kaj venis poste al Prigglitz kie trovitis parto de lia nomo sur tomboŝtono.[3] Kelkaj tamen diris ke li mortis pro pestepidemio jam en 1349.

Manuskriptoj de Frankfurter ne konserviĝos kaj la unua preso efektiviĝis ĉ. 1480 en Augsburg. Liaj verkoj ĝuis plurajn noveldonojn ĝis la 17-a jarcento (ekz. ĉe Johann Hartmann) kaj eĉ tradukojn en la lingvojn platgermana, nederlanda kaj angla. La persono troviĝas kaj ĉe la brant-a Narrenschiff kaj en la popollibro de Till Eulenspiegel. Anastasius Grün publikigis en 1850 versan epopeon titolita Der Pfaff vom Kahlenberg.

Referencoj redakti

  1. Die Sagenfigur des_Pfaffen vom Kalenberg. regiowiki.at
  2. Hermann Maschek, "Die Geschichte des Pfarrers vom Kahlenberg", Zeitschrift für deutsches Altertum 73 (1936), p. 33-46
  3. Felix Czeike: Historisches Lexikon Wien vol. 5, 1997, 446.

Literaturo redakti

  • Rosenfeld, Hellmut, "Frankfurter, Philipp" ĉe: Neue Deutsche Biographie 5 (1961), p. 351 (tie ĉi interrete)
  • Eva Wodarz-Eichner: Narrenweisheit im Priestergewand: Zur Interpretation des spätmittelalterlichen Schwankromans „Die geschicht und histori des pfaffen von Kalenberg“ (= Kulturgeschichtliche Forschungen. Eldonis Dietz-Rüdiger Moser. Band 27). Herbert Utz Verlag, München 2007, ISBN 978-3-8316-0660-3, p. 61–66

Eksteraj ligiloj redakti