Polibo (helene Πόλυβος, latine Polybus) estis en la helena mitologio korinta reĝo, kiu transprenis edukadon de Edipo, estonta reĝo de Tebo.

Polibo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Nacieco antikva Korinto
Edzo/Edzino Merope • Periboea
Infanoj Alcinoe
vdr

Teba reĝo Laio estu laŭ orakolo murdita de sia propra filo. Por deturni la antaŭdiron, li ne volis havi proprajn posteulojn, sed fine post jaroj lia edzino Jokasta naskis filon. La reĝo forportigis la infanon el palaco, ordonis kripligi ĝiajn piedojn kaj forĵetigi ĝin en arbaro. Sed tiun ĉi intencon lia servanto malebligis: la infanon donis al paŝtisto kaj lia virino. Tiuj donis al li nomon Edipo kaj forportis lin en la korintan burgon. La infanon transprenis por zorgado la reĝo Polibo kaj lia edzino Meropo. Ili edukis lin, kiel decis por sekvanto de la trono. Kiam Oidipo plenkreskis, el subkomprenigoj li eksciis, ke li ne estas ilia propra filo kaj foriris en Delfon kaj el buŝo de la divenistino Pitia li eksciis, ke en estonteco li mortigos sian propran patron kaj edziĝos al sia propra patrino. Por gardi Polibon kaj Meropon kontraŭ tia sorto, okaze ke ili tamen estus liaj propraj gepatroj, li ne revenis en Korinton, sed foriris pro ironio de la sorto Tebon. Tie plenumiĝis la unua parto de la orakolo: Ankoraŭ antaŭ lia eniro en pordegoj de la urbo, en konflikto li mortigis nekonatan maljunan viron. Post multaj jaroj malkaŝiĝis, ke tiu viro estis teba reĝo Laio, patro de Oidipo. Ĉar Oidipo liberigis Tebon de tiranio de terura Sfinkso, popolo elektis lin reĝo kaj edzo de vidviĝinta reĝino Jokasta. Ĉiuj vivis kontente dum multaj jatoj. Sed poste venis malbonaj tempoj, Tebon infestis pesto, falĉis loĝantojn kaj rikolto estis detruata. Orakolo el Delfo konsilis: trovu murdiston de via reĝo punu lin ankaŭ pro tio, ke li fariĝis edzo de sia propra patrino kaj naskis kun ŝi kvar posteulojn.

La divenisto Tiresio malkovris la veron kaj en la sama tempo mortis la reĝo Polibo. Liaj senditoj anoncis ankaŭ la raporton, ke Polibo kaj Meropa ne estis veraj gepatroj de Oidipo kaj ke li venu en Korinton kiel jurvalida posteulo. Tiuj ĉi informoj pelis la reĝinon Jokaston al sinmortigo kaj Oidipo trapikis siajn okulojn kaj blindigis sin. Riproĉoj kaj malamo de la ĉirkaŭo elpelis lin el Tebo kaj post longa tempo li trovis rifuĝejon ĉe la Ateno, sub protekto de la reĝo Tezeo. Tie li fine ankaŭ atingis trankvilon kaj pro volo de la plej alta dio Zeŭso li povis foriri en Hadesa regno de mortintoj.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Polybos en la ĉeĥa Vikipedio.