Protektaj Taĉmentoj de la Popolo

La Protektaj Taĉmentoj de la Popolo (nordkurde Yekîneyên Parastina Gel (YPG)) estas ĉefe kurda milico aktive en norda Sirio.

Protektaj Taĉmentoj de la Popolo
Yekîneyên Parastina Gel
وحدات حماية الشعب
ܚܕܝ̈ܘܬܐ ܕܣܘܬܪܐ ܕܥܡܐ

Jaroj 2011 – nun
Lando Memstara Administracio de Norda kaj Orienta Sirio
Parto de Siriaj Demokrataj Militfortoj
Tipo Milico
Grandeco 15 000–25 000 (2017)
Lokiĝo Roĵavo
Devizo YPG dimeşe, erd û ezman diheje
(YPG marŝas kaj la tero kaj ĉielo tremas)
Koloroj Flava, ruĝa, verda
Bataloj Siria Enlanda Milito (2012 – nun)
Iraka Enlanda Milito (2014 – 2015)
Komandestro Sîpan Hemo
vdr

YPG estas parto de la Siriaj Demokratiaj Fortoj (HSD), la oficiala militforto de la Memstara Administracio de Norda kaj Orienta Sirio (MANOS). Ĝia virina ekvivalento estas la Protektaj Taĉmentoj de la Virinoj (nordkurde Yekîneyên Parastina Jin (YPJ)). Tamen YPG estas ĉefe asociita kun kurdoj, ĝi enhavas homojn el diversaj etnaj grupoj en MANOS (kurdoj, araboj, asirianoj, turkmenoj kaj tiel plu) kaj eksterlandaj volontuloj.

Historio redakti

YPG komencis kiel eta milica flanko de la Partio de la Demokrata Unio en 2004. Ekde la Siria Enlanda Milito en 2011, la partio rapide kreskis kaj fariĝis pli granda ol aliaj milicoj en la regiono. Ĝi batalas kune kun la Protektaj Taĉmentoj de la Virinoj (YPJ), en la komenco ĉefe kontraŭ la Islama Ŝtato de Irako kaj Levantenio (IŜIL).

Ekde 2015 YPG estas parto de HSD, la oficiala militforto de MANOS.

Dum Operacio Oliva Branĉo en 2018, kiu estis turka atako kontraŭ la Efrîn-a Kantono, YPG batalis kontraŭ tiu turka invado.

 
Germana, Franca kaj Hispana milicanoj de YPG Internacia en norda Sirio petas al homoj aliĝi YPG por helpi en la nuna kurda-turka konflikto.

Ideologio redakti

Estante parto de MANOS, YPG batalas ideologie por liberecisma socialismo laŭ la ideoj de Abdullah Öcalan, interalie demokratia konfederaciismo. Tiu skolo estas ideologie similaj al la liberecana municipismo de Murray Bookchin.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti