Pyhäjärvi (urbo)

komunumo en Finnlando
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Pyhäjärvi

Pyhäjärvi estas urbo kaj komunumo en la provinco Norda Ostrobotnio en la norda parto de Finnlando. Ĝis la jaro 2009 ĝi estis parto de la gubernio Oulu. Laŭ la stato de 2017 en la komunumo vivis 5 337 loĝantoj sur areo de 1 458,97 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 loĝantoj/km². La areo de la komunumo Pyhäjärvi estas 1 459,60 km² el kio 1 311,25 km² estas tero kaj 148,35 km² akvo. Administra centro de la komunumo estas la urbo Pyhäsalmi, kiu do nur ampleksas parton de la komunuma teritorio. Najbaraj komunumoj de Pyhäjärvi estas Haapajärvi, Kiuruvesi, Kärsämäki, Pielavesi, Pihtipudas kaj Pyhäntä.

w1
Pyhäjärvi
finne Pyhäjärven kaupunki
urbo
urbetokomunumourbo • dua-nivela administra teritoria unuo

Blazono de Pyhäjärvi

Blazono de Pyhäjärvi
Administrado
Lando Finnlando
Provinco Norda Ostrobotnio
Administra komunumo Nivala-Haapajärvi
Kodo laŭ Komunuma numero 626
Retpaĝaro www.pyhajarvi.fi
Demografio
Loĝantaro 5 536  (31-a de aŭgusto 2015)
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 63° 40′ N, 25° 53′ O (mapo)63.66666666666725.883333333333Koordinatoj: 63° 40′ N, 25° 53′ O (mapo)
Areo 1 459,60 km² [1] (145 960 ha)
- Tera areo 1 311,25 km² (131 125 ha)
- Akva areo 148,35 km² (14 835 ha)
Horzono UTC+02:00 [+]
Situo de Pyhäjärvi en Finnlando
Situo de Pyhäjärvi en Finnlando

Map

Pliaj informoj
Lingvo Finna
Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pyhäjärvi (municipality) [+]
vdr

Antaŭe en Finnlando estis tri komunumoj, kiuj havis nomon Pyhäjärvi kaj ili uzis en sia nomo mallongigojn de nomoj de gubernioj: nuna urbo Pyhäjärvi en Gubernio Oulu (en finna Oulun lääni) havis pli longan nomon Pyhäjärvi Ol, komunumo Pyhäjärvi en Gubernio Novlando (en finna Uudenmaan lääni) havis pli longan nomon Pyhäjärvi Ul, kaj komunumo Pyhäjärvi en Gubernio Viipuri (en finna Viipurin lääni) havis pli longan nomon Pyhäjärvi Vl.. Sed ĉar pro la milito Finnlando en 1940 perdis komunumon Pyhäjärvi Vl. al Sovjetunio kaj en 1969 Pyhäjärvi Ul. estas ligita en Karkkilan, la mallongigo Ol. en nomo de Pyhäjärvi fariĝis nenecesa kaj oni forstrekis ĝin. En 1993 Pyhäjärvi fariĝis urbo. En 1993–1995 ĝia nomo estis Pyhäsalmi, sed ekde 1996 la nomo estas denove Pyhäjärvi.

Apud Pyhäjärvi situas samnoma lago Pyhäjärvi (ne konfuzinda kun la lago Pyhäjärvi (Tampereo) apud Tampereo en suda Finnlando).

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti