Uusimaa ([ˈuːsimɑː], svede Nyland [ˈnyːland]) estas la plej popolriĉa provinco de Finnlando. Ĝia areo estas 6.794 km² kaj fine de la jaro 2008 ĝi havis 1,7 milionojn da loĝantoj. La ĉefurbo estas Helsinko. Ekde la 1-a de Januaro 2011 la najbara provinco Orienta Uusimaa estis aligita al Uusimaa.

Uusimaa
Provinco
FlagoBlazono
provinco de Finnlando • NUTS 2 statistical territorial entity [+]

LandoFinnlando

Koordinatoj60° N, 25° O (mapo)60.2524.5Koordinatoj: 60° N, 25° O (mapo)
ĈefurboHelsinko
- koordinatoj60° N, 25° O (mapo)60.2524.5Koordinatoj: 60° N, 25° O (mapo) [+]
Areo9 568,85 km² (956 885 ha) [+]

Loĝantaro1 704 607 [+] (januaro 2021)
Denseco178,14 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoOrient-Eŭropa Horzono, UTC+02:00, UTC+03:00 [+]
ISO 3166-2FI-18

Uusimaa (Tero)
Uusimaa (Tero)

Uusimaa (Finnlando)
Uusimaa (Finnlando)
DEC

Map
Uusimaa

Vikimedia Komunejo:  Uusimaa [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
aro da apudmarbordaj insuletoj ĉe Raseborg, viditaj el aviadilo.
Porvoo ĉe la Porvoo-rivero.
Nuboskrapulo en Kivenlahti, Espoo.

En la 9-a jarcento, en la epoko de la Vikingoj, komerca vojo de okcidento al oriento pasis la teritorion. Ĝis la 12-a jarcento la areo estis nur malmulte loĝata de estonoj kaj iuj parencoj de la finnoj el la pli norda teritorio Kanta-Häme, kiuj regule pasis tra la areo por atingi la maron kaj reveni hejmen. Post la 12-a jarcento la teritorio estis parto de Svedio kaj la loĝado rapide plimultiĝis. La kompare al la regiono Varsinais-Suomi, la historia kerno de Finnlando, pli malfrua setlado kaŭzis la nomon "Novlando" (Uusimaa / Nyland).

Post la jaro 1809, kiam la svedoj devis cedi Finnlandon al la Rusia Imperio, la ĉefurbo de Finnlando estis translokigita de Turku (Åbo) al Helsinko kaj la procentaĵo de finnlingvanoj en la regiono tre plifortiĝis.

La bordoj de la lago Tuusula (inter la komunumoj Tuusula kaj Järvenpää) fine de la 19-a jarcento altiris multajn artistojn, kiuj por la ekesto de finna nacia konscio havis grandan signifon: inter ili estis la komponisto Jean Sibelius, la verkisto Juhani Aho kun sia edzino, la pentristino Venny Soldan-Brofeldt, kaj la pentristo Pekka Halonen. Ankaŭ la verkisto Aleksis Kivi pasigis siajn lastajn jarojn tie.

Komunumoj redakti

Estas 26 komunumoj (municipoj) en Uusimaa. Por la oficiale dulingvaj komunumoj estas parenteze donita la nomo en la lingvo de la malplimulto.

Regiono de Helsinki redakti

Regiono de Raseborg redakti

Regiono de Porvoo redakti

Regiono de Loviisa redakti

Eksaj komunumoj redakti