Radikala feminismo

feminisma movado, kiu celas aboli patriarkecon
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun anarki-feminismo aŭ marksisma feminismo.

Radikala feminismo estas vidpunkto en feminismo, kiu subtenas radikalan reordigon de la socio, kie vira supereco estas forigita en ĉiuj sociaj kaj ekonomiaj kuntekstoj.[1]

Radikala feminismo
teoriosocia movado • politika movado
feminismo • dua ondo de feminismo • movado kontraŭ pornografio • Anti-prostitution pledge • aboliciismoateismo • feminismo kontraŭ transseksuloj
vdr
Simbolo de feminismo radikala

Radikalaj feministoj klopodas aboli patriarkecon per defiado de ekzistaj sociaj normoj kaj institucioj, anstataŭ per pure politika procedo. Tio inkludas defion al la nocio de tradiciaj seksaj roloj, kontraŭon al la seksa objektigado de virinoj, kaj plivastigon de la publika konscio pri aferoj, kiaj seksperforto kaj perforto kontraŭ virinoj.

Frua radikala feminismo, elmerĝinta el la dua ondo de feminismo en la 1960-aj jaroj,[2] kutime vidis patriarkecon kiel "trahistoria fenomeno"[3], antaŭa ol aŭ pli profunda ol aliaj formoj de subpremado, "ne nur la plej malnova kaj plej universala formo de dominado sed la ĉefa formo"[4] kaj la modelo por ĉiuj aliaj.[4] Postaj politikoj, derivitaj de radikala feminismo, etendis de kultura feminismo[1] ĝis pli sinkretismaj politikoj, kiuj metis aferojn kiel klason kaj ekonomion samnivelen kun patriarkeco kiel fontoj de subpremado.[5]

Radikalaj feministoj lokas la radikan kaŭzon de la subpremado de la virino en patriarkecaj seksaj rilatoj, kontraŭe al juraj sistemoj (kiel en liberala feminismo) aŭ klaskonflikto (kiel en anarki-feminismo, socialisma feminismo, kaj marksisma feminismo).

Konkuranta kritiko fare de neblankaj feministoj pri radikala feminismo, konata kiel la "reviziisma feminisma teorio," formis parton de la teoria bazo por la fako intersekca teorio.

Kvankam oni ofte konsideras radikalan feminismon transfobia, tio ne estas universala kvalito de la ideologio. Andrea Dworkin, tre influa radikala feministo, esprimis subtenon pri transgenraj virinoj, dum aliaj iam kontraŭtransgenraj radikalaj feministoj, ekzemple Gloria Steinem, poste ŝanĝis sian vidpunkton kaj pardonpetis pro la damaĝo kaŭzita per iliaj antaŭaj diraĵoj.

Famuloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Willis, Ellen, "Radical Feminism and Feminist Radicalism", 1984, kolektita en No More Nice Girls: Countercultural Essays, Wesleyan University Press, 1992, ISBN 0-8195-5250-X, p. 117.
  2. Willis (1984), p. 118.
  3. Willis (1984), p. 122.
  4. 4,0 4,1 Willis (1984), p. 123.
  5. Willis (1984), p. 141.