Retrofuturismo estas ia arta tendenco al reprezentado de la estonto produktita antaŭ la jaro 1990. Karaterizata de la miksado de "retroaj" stiloj kun eksmoda Teknologio, retrofuturismo esploras temojn pri la tensio inter pasinteco kaj estonto, kaj inter la rezultoj de alieneco kaj plifortigo okazataj de la teknologio. Unue eksprimita per artaj kaj teknologiaj modifoj, kiuj celis espeguli en la reala modo la fantaziajn mondojn, la retrofuturismo manifestaciis ankaŭ per Arkitekturo, ModoLiteraturo kaj Kino.

Retrofuturisma reprezentaĵo pri fluganta Lokomotivo

Tiu tendenco ne baziĝas sur moderneco, sed ja en eblaj aŭ modifitaj "estontoj". Guffey atentigis ke retrofuturismo estas "freŝdata neologismo", sed "baziĝas sur febraj imagoj futuremaj de spacaj kolonioj kun flugantaj aŭtoj, robotaj servuloj, kaj interstelaj vojaĝoj... La retro-futurismo emerĝis kiel pli skeptika reago al tiuj sonĝoj".  Atingis sian nuntempan formon en 1970, epoko de rapide evoluanta teknologio. Ekde la apero de personaj komputiloj ĝis la naskiĝo de la unua ektogeneza bebo. Samtempe multaj homoj komencis demandi ĉu la teknologio atingus ĝian antaŭan promeson pri plibonigo de homaj vivoj.

Laŭ la arta revuo Retrofuturism, publikigita inter 1988 kaj 1993, la termo Retrofuturismo estis kreita de Lloyd Dunn je 1983.

Karakterizoj redakti

La retrofuturismo kunigas du tendencojn "la estonto rigardata de la oasinteco" kaj "la pasinteco rigardata de la estonto".

La unua tendenco - korespondas al retrofuturismo mem - estas rekte inspirita de la futuro imagita en la menso de la verkistoj, artistoj kaj kinistoj dum la periodo antaŭ la jaro 1960, kiuj provis antaŭvidi la estonton, ĉu per evoluo de la tiutempa teknologio (ekzemple ĉe sciencaj revuoj), ĉu per sciencfikciaj romanoj kaj rakontoj. Tiu futurismaj reprezentaĵoj estas adaptitaj al nuntempo, ebligante nostalgian rigardon al pasinteco, pasinteco kiu povus esti, tamen ne estas.

La dua tendenco estas la kontraŭo de la unua: la futurisma retroo. Temas pri la emo al malnovaj artaj stiloj, vestoj kaj kutimoj, aldonante al ĝi modernaj aŭ futuremaj teknologioj por fari miksaĵon de elementoj de la pasinteco, nuntempo kaj estonto. La Vaporpunko - termo pri projekciado de futurisma teknologioj al viktoriana epoko, aŭ neoviktorianaj stiloj al moderna teknologio - estas ekzemplo de tiu dua tendenco.

Ambaŭ retrofuturismaj tendencoj ne temas pri specifaj tempoj aŭ periodoj. Temas pri periodo kun nekutima teknologio fariĝas fantasta versio de la estonto; aŭ pansinteco alternativa en kiu la imagitaj inventoj (fikciaj aŭ projekciitaj) estas realaj. Ekzemple la filmo Captain Sky and the World of Tomorrow, lokita je la nereala jaro 1939, kaj Rocketeer, lokita je 1938, ambaŭ ankaŭ estas ekzemploj de Dizelpunko.

Vidu ankaŭ redakti