Sándor Benczédi (skulptisto)

BENCZÉDI Sándor [bence:di] estis hungara skulptisto en Rumanio naskita la 16-an de septembro 1912 en vilaĝo Tarcsafalva kaj mortinta la 3-an de januaro 1998 en Cluj-Napoca. Li estas la patro de aktoro Sándor Benczédi kaj de skuptistino Ilona Benczédi.

Sándor Benczédi
Persona informo
Naskiĝo 16-an de septembro 1912 (1912-09-16)
en Tărcești
Morto 1-an de januaro 1998 (1998-01-01) (85-jaraĝa)
en Kluĵo
Tombo Tombejo Házsongárd
Familio
Infanoj Ilona BenczédiSándor Benczédi (aktoro)
Okupo
Okupo skulptisto • ceramikisto
vdr

Por distingi lin de sia samnoma filo la hungara lingvo foje uzas postmetitan "id." (idős = maljuna).

Biografio redakti

Sándor Benczédi akiris bazlernejan instruistdiplomon en la Ŝtata Porinstruista Instituto de Cristuru Secuiesc kaj li pristudis skulptoarton en Budapeŝto inter 1938–1942 en la hungara arta altlernejo de Budapeŝto ĉe Zsigmond Kisfaludi Strobl. Post tio li estis instruisto inter 1945–1947 en Tărceşti kaj en Corund (Harghita). Inter 1949–1953 li estis universitata instruisto de la Belarta Altlernejo Ion Andreescu. Inter 1970–1974 li kreis la portretgalerion de rumanujaj hungaraj intelektuloj kaj donacis ilin al muzeo Csíki Székely Múzeum.

Fonto redakti