Saint-Oyens

komunumo de Svislando

Saint-Oyens estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 317 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Saint-Oyens
Blazono de Saint-Oyens
Blazono de Saint-Oyens
Blazono de Saint-Oyens
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 29′ 55″ N 6° 18′ 32″ O / 46.49861 °N, 6.30889 °O / 46.49861; 6.30889 (mapo)Koordinatoj: 46° 29′ 55″ N 6° 18′ 32″ O / 46.49861 °N, 6.30889 °O / 46.49861; 6.30889 (mapo)
Nombro de loĝantoj 317
Areo 3,05 km²
Alteco 731 m super marnivelo
Poŝtkodo 1187
Komunumkodo 5436
Mapo de Saint-Oyens
Mapo de Saint-Oyens
Situa mapo de Saint-Oyens
vdr

Geografio redakti

La komunumo Saint-Oyens situas ĉe la suda flanko de la Ĵurasa Montaro proksimume 15 kilometrojn okcidente de la distriktĉefloko Morges kaj 4 kilometrojn norde de Lago Lemano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Saint-Oyens kaj la setlejoj Pré Rouge kaj Maupas kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,05 km², de kiuj 36,7% estas kovritaj de arbaro, 58,0% servas por agrikulturo kaj 4,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Saint-Oyens limas en nordo al Gimel, en oriente kaj sudo al Essertines-sur-Rolle, en sudokcidento al Burtigny, kaj en okcidento al Longirod.

Trafiko redakti

Saint-Oyens situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas nur flanka konekta vojo de Gimel al Essertines-sur-Rolle. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 5 kilometrojn sude de la komunumo apud Rolle. Pere de la poŝtaŭtolinio de Gimel al Rolle la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Saint-Oyens datiĝas el la jaro 1139 kiel Sancto Eugendo. Laŭdire la nomo de la vilaĝo devenas de kapelo, kiun konstruiigis la Abatejo Saint-claude. Ek de la jaro 1172 estas menciita nobela familio de Saint-Oyens, kiuj estis vasaloj de la Senjoroj de Mont-le-Vieux. Ek de la jaro 1389 la vilaĝa komunumo disponis pri komunumaj bienoj. El la jaro 1401 datiĝas mencio pri Frataro al Sankta Spirito. Sub la berna regado ek de 1536 la komunumo apartenis al la Senjorujo Aubonne, kiu ek de 1701 estis berna voktejo kaj post la Helveta Revolucio de 1798 fariĝis distrikto, kiu en 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la grandigita Distrikto Morges.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti