Samira MUSA (arabe سميرة موسى, Samīra Mūsà—, skribita en anglaj medioj kiel Sameera Moussa; 3an de marto 1917 - 5an de aŭgusto 1952) estis egipta atoma fizikisto doktoriĝinta pri joniga radiado kiu laboris por igi, ke la medicina uzado de la atoma teknologio estu atingebla al ĉiuj. Ŝi organizis la Konferencon de la Atoma Energio por la Paco kaj favoris alvokojn por establi internacian konferencon sub la moto «Atomoj por la Paco».[1]

Samira Musa
Persona informo
سميرة موسى
Naskiĝo 3-an de marto 1917 (1917-03-03)
en Sinbu Al Kubra
Morto 5-an de aŭgusto 1952 (1952-08-05) (35-jaraĝa)
en Kalifornio
Mortis per trafikakcidento vd
Lingvoj anglaaraba vd
Ŝtataneco Egiptio vd
Alma mater Universitato de Kairo vd
Profesio
Okupo nuklea fizikisto • Q1108841 • vicprofesoro • medicina fizikisto vd
Laborkampo nuklea fiziko • medicina fiziko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Junaĝo kaj universitato redakti

Ŝi naskiĝis en 1917 en Egiptio, en Provinco Garbija. Post la morto de lia patrino de kancero la familio translokiĝis al Kairo kie ŝia patro investis sian monon en malgranda hotelo en la regiono de Hussein. Pro la insisto de la patro, Musa studis en la primara lernejo Kaser Tio-Ŝok, unu el la plej malnovaj lernejoj el Kairo. Post kompletigi sian primaran edukon, ŝi aliĝis en la lernejo la Banat La-Aŝraf, kiu estis konstruita kaj direktita de la fama politikisto kaj aktivulo Nabaŭja Musa.

Ŝi studis en la Fakultato de Sciencoj de la Universitato de Kairo. En 1939, Musa akiris gradon en radiologio[2] kun la unuaj honoroj de la klaso post enketi la efektojn de radiado de ikso-radioj en pluraj materialoj. La D-ro. Mustafa Muŝarafa, la unua dekano de la fakultato, kredis je sia studento por helpi ŝin esti dungita kiel instruistino en la fakultato. Poste ŝi estis unua helpa profesorino en la sama fakultato kaj la unua virino akiranta lokon en la universitato, kaj la unua akiranta doktoriĝon pri Radioaktiveco.[3]

Atoma esploro redakti

Musa kredis je la iniciato "Atomoj por la Paco" kaj asertis, ke oni atingos "fari tiel disponebla la atoman traktadon kaj tiel malmultekosta kvazaŭ temus pri aspirino". Ŝi laboris por atingi tiun intencon kaj tra sia intensiva esploro, ŝi formulis historian ekvacion kiu helpus rompi la atomojn de malmultekostaj metaloj kiel la kupro, faciligante la vojon al pli simpla atoma bombo.[4]

Ŝi organizis la Konferencon de la Atoma Energio por la Paco kaj promociis alvokon por establi internacian konferencon sub la moto "Atomoj por la Paco", kie multaj el la elstaraj scienculoj de la momento estis invititaj.[2] La konferenco faris serion de rekomendoj por establi komitaton por protekti kontraŭ la atomaj danĝeroj kiujn ŝi defendis kun intenseco. Musa ankaŭ proponis sin volontulino por helpi trakti pacientojn de kancero en pluraj hospitaloj speciale pro la sperto kiun ŝia patrino pasis por forta batalo kontraŭ ĉi tiu malsano.

Vizito al Usono redakti

Musa ricevis stipendion de la programo Fulbright por ĝisdatigi sin sur la ilaroj de modernaj esploroj en la Universitato de Kalifornio en Berkeley. En rekono de ŝia pionira atoma esploro oni donis al ŝi permeson por viziti la sekretajn atomajn instaladojn de Usono. La vizito levis debaton en la akademiaj kaj sciencaj rondoj de Usono pro tio ke Musa estis la unua fremda persono viziti ĉi tiun tipon de instaladoj.

Ŝi malakceptis plurajn proponojn por vivi en Usono kiel la usona civitaneco dirante "Egiptio, mia estimata patrujo, atendas min".

Musa atendis, ke Egiptio kaj la araba mondo havu lokon en la mezo de ĉi tiu granda scienca progreso, ĉar ŝi kredis ke pliigi la proprieton de atomaj armiloj kontribuus atingi la pacon. Ŝi estis atestanto de la konsekvencoj de la milito kaj de la atoma bombo kiu detruis Hiroŝimon kaj Nagasakon en 1945, kaj direktis sian atenton al la frua intereso de Israelo por posedi armilojn de amasa detruo kaj ties serĉo de unuflanka atoma armilaro en la regiono.

Forpaso redakti

La 5an de aŭgusto 1952 post sia unua vizito al Usono, ŝi havis intencon reveni hejmen, sed ŝi estis invitita al vojaĝo. En la vojo, la aŭto kie ŝi vojaĝis falis de alteco de ĉirkaŭ 12 m kaj ŝi mortis en la momento.[3]

La akcidento estis stranga kaj vekis multnombrajn suspektojn, ke temis pri murdo planita kaj kiu la israela Mosado estis malantaŭ ĝi.[5][6]

Partopreno en humanaj kaj sociaj aktivecoj redakti

Samira partoprenis en socialaj aktivaĵoj kiam ŝi estis studento en la Fakultato de Sciencoj, kie ŝi aliĝis al la studenta revolucio de novembro de 1932, kiu estis protesto kontraŭ la deklaroj de la brito Lord Samuel, kaj partoprenis ankaŭ en multnombraj solidaraj organizoj.

En rekono al ŝiaj penadoj, oni havigis al ŝi multajn premiojn. Inter ili:

  • 1953, honorita de la Egipta Armeo.
  • 1981, Ordeno de Unua Klaso en Scienco kaj Artoj, el la tiam prezidanto Anŭar al-Sadat.
  • Laboratorio en la Fakultato de Sciencoj kaj lernejo de ŝia vilaĝo portas ŝian nomon
  • La egipta televido kreis serion titolitan La Senmorta dramigante ŝian biografion.
  • La 1998, en la Tago de Egipta Virino, oni decidis establi kulturan tagon en ŝia naskiĝloko, kun ŝia nomo.

Referencoj redakti

  1. Nuclear scientist | Egypt» Arkivigite je 2022-03-08 per la retarkivo Wayback Machine (en inglés).
  2. 2,0 2,1 The Muslim Observer, 12-05-2011.
  3. 3,0 3,1 Organismo Général del Information, 16-09-2009.
  4. Anzhil Butrus Saman.
  5. Zvi Bar'lo.
  6. Cultural Dynamics in Contemporary Egypt (en angla).

Eksteraj ligoj redakti