Samuel Spahr LAWS (23a de marto, 1824 – 9a de januaro, 1921) estis usona pastro, profesoro, kuracisto, prezidanto de altlernejo, negocisto kaj inventisto, plej bone konata nuntempe kiel inventisto de la Orindikilo Laws, nome antaŭaĵo de borsindikilo.

Samuel Laws
Persona informo
Naskiĝo 23-an de marto 1824 (1824-03-23)
en Kantono Ohio, Okcidenta Virginio,  Usono
Morto 9-an de januaro 1921 (1921-01-09) (96-jaraĝa)
en Asheville, Norda Karolino,  Usono
Tombo Spring Grove Cemetery
Ŝtataneco Usono
Alma mater Columbia Law School • Universitato Miami • Teologia Seminario Princeton
Subskribo Samuel Laws
Okupo
Okupo inventisto
vdr

Li estis gradigito en 1848 kaj klasa adiaŭdiskursisto en la Miami Universitato de Oxford, Ohio. Li estis sudisto en la Usona Enlanda Milito. Poste li devis foriri en Parizon.

En 1863, Laws revenis al Novjorko el Parizo, kaj li eklaboris kiel administranto de la Novjorka Orborso kaj kiel amatora elektristo, inventis la orindikilon por finigi la svarmon de mesaĝistaj knaboj kiuj iris tien kaj ien al la klientoj kun la plej lasta orprezo mane.