Sceneja dancadokoncerta dancado (arta dancado sur teatra scenejo) krom parola teatro kaj muzika teatro estas la tria klasika formo de teatro. Per la termino celiĝas ĉiuj specoj de dancoj prezentataj sur teatra scenejo, do kaj intervalaj dancaj scenoj en operoj, operetoj kaj muzikaloj, kaj memstaraj tutvesperaj koreografiaĵoj.

pentraĵo "antaŭ la prezentaĵo" („vor dem Auftritt“) de Ernst Oppler, 1912

Historio redakti

La historio de sceneja dancado ĝis la fino de la 19-a jarcento identas al al historio de klasika baleto. Tiam Isadora Duncan iniciatis movadon kontraŭ la rigidaj konvencioj de la klasika baleto. Tiu ideon de "libera dancado" interalie pluevoluigis Ruth St. Denis, Mary Wigman ("esprima danco") kaj Martha Graham ("moderna danco"). Post la Dua Mondmilito kaj aparte en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj ekestis vasta gamo de novaj koreografiaj stiloj kaj dancaj teknikoj, ekzemple "danca teatro" laŭ Pina Bausch, la japana ĝenro butoo kaj formo nomata "novklasika baleto" laŭ Uwe Scholz). La aktualaj stiloj kaj evoluoj de sceneja dancado resumiĝas per la termino nuntempa danco.

Diferencigo redakti

Kontraste al sceneja dancado, laŭ pli vasta difino de performaj artoj dancado ankaŭ prezentiĝas en urbocentraj areoj ne planitaj por teatrumado. La termino "danca opero" priskribas per dancado dominitajn operecajn enscenigojn en limregiono al opero respektive muzika teatro.

Literaturo redakti

  • Kurt Peters (kun Günther Noll kaj Gerhard Zacharias): Tanzgeschichte. In vier kurzgefaßten Variationen (germane: "historio de dancado. En kvar koncizaj variaĵoj"). Reeldono fare de Edition Noetzel, Wilhelmshaven 2005, ISBN 3-7959-0600-8.
  • Alexandra Carter (1998): The Routledge Dance Studies Reader (angle: "legolibro pri studado de dancoj de eldonejo Routledge"). Londono: eldonejo Routledge. ISBN 0-415-16447-8.