Shakhriyar Mamedyarov

Shahriyar Hamid-oglu MAMMADYAROV (azerbajĝane Şəhriyar Həmid-oğlu Məmmədyarov naskiĝis la  12-an de aprilo 1985(nun 1985-04-12)) estas azerbajĝana ŝaka grandmajstro. Li estas rangigita #1 inter la ludantoj el Azerbajĝano kaj #3 sur la FIDE rangolisto en decembro 2017.

Shakhriyar Mamedyarov
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aprilo 1985 (1985-04-12) (39-jaraĝa)
en Sumgait, Azerbajĝana Soveta Socialisma Respubliko,  Sovetunio
Ŝtataneco Azerbajĝano
Alma mater Q114838689
Subskribo Shakhriyar Mamedyarov
Familio
Frat(in)oj Turkan Mamedyarova • Zeinab Mamedyarova
Okupo
Okupo ŝakisto
TTT
Retejo http://mamedyarov.com/
vdr

Mamedyarov konkuris en la Kandidataj Turniroj de 2011, 2014 kaj 2018 (en kiu li finis en la dua posicio). Li gajnis dufoje la Mondan Junior-Ĉampionecon kaj la Mondan Rapidan Ĉampionecon de 2013.[1]

Ormedalisto ĉe la Ŝakolimpiko 2012 sur la tria tabulo, li estas trifoja Europa Teama Ĉampiono (2009, 2013, 2017) en la teamo de sia lando. Li ankaŭ estas dufoja gajninto de la turniroj Tal Memorial (2010 kaj 2014), Shamkir Chess (2016 kaj 2017) kaj Biel Ŝakfestivalo 2018.

Li ludis en la teamo de Azerbajĝano dum la ŝakolimpikoj de Istanbulo 2000, Bled 2002, Calvià 2004, Dresdeno 2008, Ĥanti-Mansijsko 2010, Istanbulo 2012, Tromso 2014, Bakuo 2016 kaj Batumi 2018.

Referencoj redakti

  1. Doggers, Peter. Mamedyarov is the new World Rapid Champion (angle). ChessVibes. Arkivita el la originalo je 2017-12-01. Alirita 2020-06-03.

Eksteraj ligiloj redakti