Sol Invictus ("nevenkebla dio") aŭ laŭ kompleta formo, Deus Sol Invictus (latine "la nevenkebla Sun-Dio") estis religia titolo aplikata almenaŭ al tri diaĵoj dum la Romia Imperio: Elagabalo, Mitrao kaj Sol.

Sol Invictus
Suna dio • romia dio
Informoj
Eble sama Solo • astrologia Suno • Elagabalus
Sekso vira
Okupo Suna dio
vdr
Monero de la Imperiestro Probo, ĉirkaŭ 280, kun la Sol Invictus sur kvadrigo, kaj la moto SOLI INVICTO, "al la nevenkebla suno". La Imperiestro (maldekstre) uzas sunan kronon.

Juliano la Apostato deklaris ke Helios estis la ununura diaĵo, kaj la aliaj simplaj esprimoj de ĉi sola dio. Dum la epoko de ĉi tiu imperiestro la religio de la suno iĝis la oficiala de la imperio.

La imperiestro Konstantino la 1a (306-337) estis fidela sekvanto de la paganaj tradicioj (pri la sundio). Lia kristaniĝo estiĝos pro supozata vizio kiun li havis vidinte krucon antaŭ la suno kaj aŭskultis voĉon «per ĉi signo vi venkos».

La festo Brumalioj estis pagana festo dediĉita al la suno, okazinta dum la vintra solstico, estis celebrata ĝenerale la 25an de decembro. La festo Saturnaliioj komenciĝis la 17an de decembro kaj daŭris 7 tagojn, omaĝe al la dio de la semo kaj la vino, Saturno. Tiaj festoj similis al la festoj konataj hodiaŭ kiel Kristnasko. Fine de Saturnalioj, la 25an de decembro, celebriĝis la naskiĝo de la Suno —Natalis Solis Invictis (naskiĝo de la nevenkebla suno)— personigita kiel Mitrao. Kvankam la kultado al Mitrao havis persajn originojn, ĝi konvertiĝis en la reganta religio de Romo, speciale inter la soldatoj.

La festo Kristnasko ekcelebriĝis kiel kristana festo ekde la epoko de Konstantino, kaj en 336 aperis unuafoje en la romia kalendaro, laŭpaŝe eniris en la oficialajn tradiciojn de la Kristana eklezio, ĝis la 5a jarcento, kiam ĝi iĝis oficiala kaj tiel venkis super la festo Sol invictus.