TRT Internacia Infana Festivalo

TRT Internacia Infana Festivalo estas festivalo kiu okazas ĉiujare la 23-an aprilo en Turkio[1]. Tiu festivalo estas renkontiĝo de infanoj el la tuta mondo en la aĝo inter 8 kaj 14 jaroj, por kune danci kaj kanti sub la devizo "Amo, Amikeco kaj Paco". La festivalo estas organizata fare de la Turka Radio kaj Televido[2]. La tuta programo estas libera kaj neĉifrita elsendite satelite tra la dissendilo TRT Çocuk (TRT infana ĉeno) kaj aliaj TRT kanaloj riceveblaj en pluraj landoj tutmonde[3].

TRT Internacia Infana Festivalo
festivalo
Komenco 1979 vd
Lando(j) Turkio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
infana festivalo la 23-an de aprilo 2011

Historio redakti

 
Makedona popola danco dum la Infana Tago 2014 en Beykoz, Istanbul

La Festivalo unuafoje okazis en Turkio la 23-an aprilo 1920 sub influo de la filozofio de Mustafa Kemal Atatürk, fondinto de la Respubliko Turkio, kiu volis ke la turkaj infanoj preparu modernan Turkion.

Ĉar UNESKO proklamis la jaron 1979 kiel la Internacia Jaro de la Infano, la direktoro de infanaj programoj de TRT Televido Tekin Özertem kaj lia asistanto Canan Arısoy evoluigis la projekton internacie celante ĉiujn infanoj en la mondo. Sur aprobo de la projekto fare de pintaj mastrumantoj de la TRT Kompanio, preparoj por la organizo povis komenci. De 1979 ĝis 2000 la festivalo estis organizita en la ĉefurbo Ankaro, sed en la sekvaj jaroj, la festivalo ankaŭ okazis en pluraj aliaj turkaj grandurboj kiel Izmir, Istanbulo kaj Antalya.  

Ekde 1979 la festivalo internaciiĝis kun la partopreno de 5 landoj en tiu jaro kaj nuntempe jam kun partopreno de mezume 50 landoj. Entute jam la festivalo jam kunvenigis 30000 infanojn kaj 5000 grupgvidantojn el 150 landoj [3][4].

La Festivalo celas kontribui al kreo de mondo kie infanoj povas vivi pace por evoluigi sentojn de frateco, amo kaj amikeco.

Programo redakti

La programo kovras kutime la periodon inter la 16-a ĝis la 26-a aprilo. La invititaj grupoj konsistas ek plimalpli 20 infanoj kaj 6 gvidantoj. Je la 15-a de aprilo, gastoj alvenas en la urbo kie la festo okazos. TRT nomumas gvidanton por ĉiu grupo kaj la gvidantoj zorgas por la kunordigo kun la grupo de gvidantoj. Tra bazlernejoj en la festivala urbo, ĉiu grupo estas akceptita de familioj de iliaj turkaj samaĝuloj kiu kontribuas al reciproka amikeco.  

La festa semajno mem komencas kun Festa Parado dum kiu gastoj portas siajn tradiciajn kostumojn, ludas kaj dancas sur ilia tradicia muziko en la ĉefstrato de la urbo. En la sekvaj tagoj, gastlandoj prezentas subĉielajn spektaklojn en grandaj parkoj kaj brakumas kun la turka popolo.  

La 22-an de aprilo, ĉiuj infanoj reekzercas ilian artan prezenton antaŭ la granda parada festo je la 23-a de aprilo kiu daŭras preskaŭ kvar horojn kaj estas videbla per rekta elsendo sur la turka televido. Ĉiuj grupoj portas sian nacian kostumon kaj prezentas tri-minutan prezenton akompanata de ilia tradicia muziko. 

La artan prezenton finiĝas kun la infanoj kiuj transdonas la salutojn ke ili alportis el sia hejmlando, kaj kun dancoj mano-en-mano por esprimi sentojn de paco kaj amikeco. La 24-an kaj la 25-an aprilo la festivalo atingas sian pinton kun piknikoj kaj ekskursoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Oficiala retejo de la TRT internacia infana festivalo Arkivigite je 2017-02-24 per la retarkivo Wayback Machine

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Ne konfuzi kun IFLC, Internacia Festivalo de Lingvo kaj Kulturo.
  2. (turka) 23 Nisan Uluslararası Çocuk Şenliği Tarihçesi" (historio de la TRT internacia infana festivalo) ,trt.net.tr.
  3. 3,0 3,1 (germana) Geschichte über die Festlichkeit (historio de la festeco), de 2017, arkivigita laŭ la stato de julio 2017.
  4. (turka) 23 Nisan Uluslararası Çocuk Şenliğine İlişkin İstatistiki Bilgiler" (statistikoj pri la TRT internacia infana festivalo), trt.net.tr.