Tapio Rautavaara

Kaj Tapio "Tapsa" Rautavaara (8-a de marto 1915 en Pirkkala, nuntempa Nokia25-a de septembro 1979 en Helsinko) estis finna sportisto, kantisto kaj filmaktoro. Li estas unue konata speciale aktoro kaj sportisto, poste kantisto. Lia registro estis basbaritono.

Tapio Rautavaara.

Rautavaara gajnis oran medalon de lancoĵetado (69,77 m) en olimpikoj en Londono en la jaro 1948, oran medalon de arkpafado en monda ĉampionego en 1958 kaj bronzan medalon de lancoĵetado en eŭropa ĉampionego en Oslo en 1948 (66,40 m). Finna ĉampionon li gajnis en lancoĵetado jare 1944, 1945, 1947, 1948 kaj 1949, en arkpafado en 1955.

Rautavaara kantis multajn en Finnlando konatajn kantojn. Rautavaara kantis kaj siajn proprajn pecojn kaj pecojn, kiujn komponis Toivo Kärki kaj skribis Reino Helismaa. Li ricevis orajn diskojn je pecoj Reppu ja reissumies, Päivänsäde ja menninkäinen, Rosvo Roope, Sininen uni, Yölinjalla kaj Juokse sinä humma. Konata kanto lia kantita estas ankaŭ Laivat puuta, miehet rautaa ("ŝipoj el ligno, viroj el fero"), kion li diskis 1952. En la kanto estas rakontata, ke antaŭe la viroj estis el fero kaj ŝipoj el ligno sed nun male: la viroj estas el ligno kaj ŝipoj el fero. Li estis aktoro en 22 filmoj. Li estas unue konata speciale aktoro kaj sportisto, poste kantisto. Rautavaara havas tri filinojn.

Bando Neloset kaj Tapio Rautavaara en studio en 1961. El maldekstro al dekstro Hannu Maristo, Jukka Kuoppamäki, Tapio Rautavaara, Jaakko Kyläsalo kaj Markku Marttina.

Filmoroloj redakti

  • "Vain sinulle" (1945)
  • "Synnin jäljet" (1946)
  • "Kuudes käsky" (1947)
  • "Kultamitalivaimo" (1947)
  • "Sinut minä tahdon" (1949)
  • "Aila, Pohjolan tytär" (1951)
  • "Rion yö" (1951)
  • "Salakuljettajan laulu" (1952)
  • "Pekka Puupää" (1953)
  • "Kaksi hauskaa vekkulia" (1953)
  • "Me tulemme taas" (1953)
  • "Kummituskievari" (1954)
  • "Veteraanin voitto" (1955)
  • "Villi Pohjola" (1955)
  • "Kaunis Kaarina" (1955)
  • "Kahden ladun poikki" (1958)
  • "Suuri sävelparaati" (1959)
  • "Molskis, sanoi Eemeli, molskis!" (1960)
  • "Tähtisumua" (1961)
  • "Villin Pohjolan salattu laakso" (1963)
  • "X-Paroni" (1964)
  • "Anna" (1970)

Pecoj redakti

  • "Isoisän olkihattu"
  • "Reppu ja reissumies"
  • "Korttipakka"
  • "Lapin jenkka"
  • "Rosvo Roope"
  • "Päivänsäde ja menninkäinen"
  • "Juokse sinä humma"
  • "Huutolaispojan laulu"
  • "Kulkuri ja joutsen"
  • "Tuopin jäljet"
  • "Yölinjalla"
  • "Sininen uni"
  • "Anttilan keväthuumaus"
  • "Häävalssi"

Eksteraj ligiloj redakti

Tapio Rautavaara en Interreta arĥivo de Yle.