Lancoĵeto

(Alidirektita el Lancoĵetado)

La lancoĵeto estas atletika ĵeta sporto en kiu la objekto ĵetata estas lanco proksimume 2,5 metrojn longa. Lancoĵeto apartenas kaj al la vira dekatlono, konkurso de 10 atletikaj fakoj, kaj de la virina heptatlono, konkurso de 7 atletikaj fakoj. La lancoĵetisto gajnas ĵetan energion per kurado de antaŭdifinita distanco antaŭ la ĵeto.

Lancoĵeto
sporta fako
ĵetado
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Atletika Monda Ĉampionumo 2007 en Osako - la germana lancoĵetisto Stephan Steding
Bregje Crolla dum la konkurso pri la Eŭropa pokalo 2007

Reguloj kaj konkursoj redakti

La grandeco, formo, minimuma pezo kaj gravita centro de lancoĵeta ilo ĉiuj estas difinataj per reguloj de la internacia atletika federacio IAAF. En internaciaj konkursoj, viroj ĵetas lancon de inter 2,6- kaj 2,7-metra longo kaj 800-grama pezo, kaj virinoj lancon de inter 2,2- kaj 2,3-metra longo kaj 600-grama pezo. La lanco estas ekipita per tenilo, proksimume 150 milimetrojn larĝa, farita el ŝnuro kaj lokita en la lanca gravita centro, en distanco de 90 ĝis 106 centimetroj (viroj) respektive de 80 ĝis 92 centimetroj (virinoj) de la lanca pinto.

Malsame al la aliaj ĵetaj fakoj de atletiko (globo, disko kaj martelo), la tekniko por ĵeti la lancon estas priskribataj de la federacio IAAF kaj "nekutimaj" teknikoj ne permesatas. La lanco devas esti tenata per la tenilo kaj ĵetata super la atleta ŝultro aŭ supra brako. Krome la atleto ne rajtas turniĝi tiel ke la dorso iam dum la ĵeta proceso montras al la ĵeta direkto. Praktike, tio malhelpas atletojn de provoj ĵeti la lancojn en turna movo, simile al tio kutima en diskoĵeto. Anstataŭ esti limigita al malvasta ronda areo de paŝado, lancoĵetistoj havas kurejon de 4-metra larĝo kaj almenaŭ 30-metra longo, kiu finiĝas en kurbigita arka areo de kie la ĵeto estas mezurata. Atletoj kutime uzas tiun kurejon por gajni movan energion antaŭ la ĵeto.

La lanco estas ĵetata al "sektoro" kovranta angulon de 28,96 gradoj de cirklo ĉirkaŭ la ĵeteja arka areo. Lanco kalkulatas nur se la lanca pinto surteriĝas ene de tiu sektoro, kaj se la pinto tuŝas la grundon antaŭ iu ajn alia parto de la lanco. La distanco de ĵeto estas mezurata de la ĵeta arka areo ĝis la punkto kie la lancopinto surteriĝas, rondigita al plena centimetro.

La konkursaj reguloj similas al tiu de aliaj ĵetaj fakoj de atletiko. Konkursa "rondo" konsistas el unu ĵeta provo de ĉiu konkursanto sinsekve, kaj konkursoj tipe konsistas el tri ĝis ses "rondoj". La konkursantoj kun la plej longa unuopa valida ĵeto de ĉiuj "rondoj" estas la gajnanto; en la okazo de sammezuraj plej longaj ĵetoj, la dua plej longa ĵeto de la koncernaj konkursantoj ankaŭ konsideratas. Konkursoj el komence multaj konkursantoj estas kutime reduktataj al malpli multaj en finala fazo: kutime ĉiuj atletoj konkursas en la unuaj tri "rondoj", sed nur la ok plej bonaj ĵetistoj aŭ tiuj atingintaj mininuman ĵetan longon estas permesataj al iuj "rondoj" (tipe tri).


Elstaraj lancoĵetistoj redakti

Viroj redakti


Virinoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti