Tigelino, latine Gajus Sophonius Tigellinus (ĉ. 10–69 p.k.), prefekto (la estro) de la pretora gvardio dum la regado de Nerono.

Tigelino
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 10
en Agriĝento
Morto 69
en Sinuessa
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per sinmortigo per klingo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en Agrigento, kaj eble devenis de greka familio. Kaligulo lin ekzilis (en 39 p.k.) pro liaj onidiraj seksrilatoj kun Agripino la pli juna (la onta patrino de Nerono) kaj Julia Livilla, fratinoj de la imperiestro. Klaŭdio permesis al li reveni Romon en 41 p.k.

Heredinte grandajn riĉaĵojn, Tigelino akiris bienojn en Apulio kaj Kalabrio kaj komencis bredi kurĉevalojn. Pro tio, helpate de la amikeco de Agripino, li gajnis la favoron de Nerono, kiu en 62 nomumis lin prefekto de la pretora gvardio, la gvardio de la imperiestro mem. Li akiris reputacion de kruelulo kaj malĉastulo. Kiam en 68 ŝajnis neevitebla la falo de Nerono, Tigelino instigis la pretorgvardianojn subteni Galbon, kiu tamen devigis lin demisii. Li savis sian vivon per donacoj al Titius Vinius, favorato de Galbo, kaj al lia filino. Post ses monatoj, en 69, Otono anstataŭis Galbon kiel imperiestro kaj ordonis ekzekuti Tigelinon. Eksciinte tion en la banloko Sinuessa, Tigelino tranĉis al si la gorĝon kaj mortis inter siaj amoratinoj.

Literature redakti

Tigelino rolas en la romano de H. Sienkiewicz «Quo vadis?».