1) Trombo en medicina lingvaĵo estas sangokoaguliĝo en vaskulo, kie ĝi estigas trombozon. La bazo de la tromboestiĝo estas la ŝanĝiĝo de la sangokoagula meĥanismo. La formiĝo de la trombo dependas de la sangocirkulaj cirkonstancoj (ekz. konsisto de la sango, malrapidiĝo dela sangocirkulado), tiel estiĝas diversaj tromboj.

La tromboj - estiĝintaj en la vaskulo, koro - drivas, se ŝanĝiĝas la endotelio (vaskula muro). Plej facile ekflosas la vejnaj tromboj, ĉar ili gluiĝas nur malforte al la muro.

2) Trombo en meteorologia lingvaĵo estas rotacianta funelforma nubo, kiu malsupreniĝas al la maro kaj ensuĉas respondan volumenon da akvo, tiel ke la tuto prezentas kolonon inter la maro kaj la nubo. Povas ekzisti ankaŭ sabla trombo.