Tutaziismo referencas al ideologio kiu defendas la unuecon kaj interhelpon de ĉiuj popoloj de Azio. [1]

Japanio redakti

Tutaziismo ege populariĝis en Japanio dum la 1930-aj jaroj.[2] Tiu ideologio estis uzita por jurtigi la imperiismon de la Japana Imperio kiel defendo de la aziaj popoloj kontraŭ la koloniismo de la potencoj de Okcidento (Usono, Britio, Francio, Nederlando ktp.). Jam dum la Dua Mondmilito la Konferenco de la Granda Orientazio (大東亜会議 Dai Tōa Kaigi) estis internacia pintokunveno okazinta en Tokio (Japanio) la 5an kaj 6an de novembro 1943, en kiu Japanio akceptis la ŝtatestrojn de la diversaj membroj de la Zono de Kunprospero de Orientazio, nome la pupaj registaroj aŭ registaroj en ekzilo de Ĉinio (Nankino), Manĉukuo, Filipinoj, Birmo, Hindio kaj Tajlando.

Ĉinio redakti

El ĉina vidpunkto, la japana tutaziismo estis interpretita kiel rasisma ideologio uzita por la milita japana agreso kaj la politika asimilado, kiel pro la "Dudekunu postuloj". En 1917, Li Daĵao proponis la liberigon de la landoj de Azio kaj la konstituon de egalema Granda Azia Unio. En 1924, Sun Jatsen deklaris, ke Okcidento estas hegemonia kaj ke Oriento estas Konfuceeca, kaj proponis totalan reziston al koloniismo pere de "Granda Azio" kiu unuigu la aziajn naciojn. Post la venko de la komunisma revolucio, la nova ĉina estro Mao Zedong kaj la aliaj naciaj ĉinaj estroj klopodis establi aktive eksteran politikon pere de kiu oni povus disvastigi la komunismajn revoluciojn okazuntajn en la landoj najbaraj de Ĉinio,[3] kio etendus la influon de la ĉina komunismo al aliaj aziaj ŝtatoj, kiel praktika realigo de la tutaziismo.

En pli ĵusa epoko, la ĉina registaro favoris la ideon de tutaziismo kiu haltigu kaj Japanion (kiel azia potenco) kaj Usonon en la areo de Azio-Pacifiko.[4]

Aliaj landoj redakti

La respektivaj militoj de Koreio kaj Vjetnamio markis diferencojn inter popoloj kaj popoleroj, dum la konfliktoj inter islamanoj kaj hinduistoj en Suda Azio markis aliajn mondoregionon per barieroj kiuj malhelpas praktikan tutaziismon.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. José Ángel Brandariz, Jaime Pastor (2005). Guerra global permanente: la nueva cultura de la inseguridad, Universidad de La Coruña, p. 44
  2. Michael Burleigh (2011). Combate moral. Una historia de la Segunda Guerra Mundial, Editorial Taurus, p. 343
  3. Jian Chen (1994). China's Road to the Korean War: The Making of the Sino-American Confrontation. New York: Columbia University Press, pp. 25–26, 93
  4. Heriberto Cairo Carou, Jaime Pastor (2006). Geopolítica, guerras y resistencias, Trama Editorial, p. 36

Bibliografio redakti

  • Saaler, Sven & Koschmann, J.V. (2007). Pan-Asianism in Modern Japanese History: Colonialism, Regionalism and Borders. London and New York: Routledge, ISBN 0-415-37216-X.
  • Saaler, Sven & Szpilman, C.W.A. (2011). Pan-Asianism: A Documentary History. Rowman & Littlefield, 2011. Du volumoj (1850-1920, 1920–Presente).ISBN 978-1-4422-0596-3 (vol. 1), ISBN 978-1-4422-0599-4 (vol. 2).